Ordigo de vortoj (2)

Por ordigi esperantajn vortojn laŭ vortara vicordo oni devas difini, kio estas vortara vicordo. Mi difinis jenajn regulojn:

(1) abc-ordo: a < b < c < ĉ < … < z
(2) longo de vorto: jen < jena
(3) majusklo kaj minusklo: a < A
(4) aldonita simbolo (streketo k.a.): al < al- < -al-
(5) antaŭmetita streketo: jara < -jara
(6) intermetita simbolo (streketo k.a.): sino < s-ino

Kaj por mia propra uzo (mi dividas kapvorton en radikojn per oblikvaj strekoj) mi aldonis jenajn regulojn:

(7) unuradika kaj plurradika: debat/i < de/bat/i
(8) kun kaj sen finaĵo: halo/o < haloo

En komputila traktado vorto estas vico de signokodoj (literoj kaj simboloj). Mia programo tralegas la signovicon po unu de la komenco ĝis la fino, kaj faras 6 ŝlosilojn por komparado. Ili estas (a) signovico el minuskligitaj literoj, (b) peznombro kalkulita pri uskleco, (c) signovico el konvertitaj simboloj, (ĉ) peznombro pri antaŭmetita streketo, (d) peznombro kalkulita pri oblikvaj strekoj kaj (e) peznombro pri senfinaĵeco.
Uzante ĉi tiujn 6 ŝlosilojn en kompara proceduro, mi povas oridigi esperantajn vortojn laŭ la celita vicordo.

Ordigo de vortoj

Ĝis nun mi kelkfoje faris komputilan programon por ordigi esperantajn vortojn laŭ vortara vicordo. Ĝenerale ĝia algoritmo ne estas malfacila. Tamen problemo okazas ĉe komparado de samliteraj vortoj kun specialaj signoj. Ekzemple:

al
al-
-al-
[…]
sino
s-ino

Ili aperas laŭ tiu ordo en vortaro. Mi fakte iam solvis la problemon, sed hodiaŭ mi trovis, ke en iuj programoj mi lasis la problemon ne solvita. Do mi devas elfosi perditan fontokodon el mia durdisko.

Malkaŝita cimo

Antaŭ pli ol 10 jaroj mi skribis komputilajn programojn per C-lingvo. Ili funkciis en DOS kaj DOS-fenestro de Vindozo. Mi pritraktis esperanto-tekstojn per ili.
Nun mi retradukas la programojn per Visual C++ 2005 por ke mi denove uzi ilin en komand-fenestro de Vindozo XP.
Dum la retradukado mi trovis kelkajn cimojn. La plej grava cimo estis neregula uzado de char-variablo por int-variablo. Aldone mi uzis ĝin kiel indicon de tabelo. Malnova C-tradukilo faris celkodon hazarde senprobleme funkciantan.

Spam-filtrilo eraris

Mi ĉiutage uzas retpoŝtan servon de iu retperanto. Lastatempe mi ne ricevis du retmesaĝojn, kiuj devis jam atingi min. Mi iel pensis, ke ili stagnas ie sur vojo.
Hodiaŭ mi ekpensis, ke mi kontrolu la spamujon de la retpoŝta servo. La retperanto ofertas filtrilon kontraŭ spamoj, kiujn oni apartigas en la spamujon laŭ certa kriterio. Do, mesaĝoj apartigitaj en la spamujon ne atingas min.
Kiel atendite, tie mi trovis la du mesaĝojn. Tia afero ja okazas tamen malofte. Sed tute surprize, mi trovis tie ankaŭ pli ol 30 mesaĝojn ne-spamajn, kiuj devis atingi min. Do, la filtrilo eraris.
Tiu eraro okazis ekde la 20-a ĉi-monate laŭ mia kontrolo. La retpoŝta servo konservas spamojn dum 15 tagojn, kaj poste nuligas ilin. Mi ne povas kontroli, ĉu tia eraro okazis antaŭ ol la 10-a de novembro.
Konkludo: Mi devas kontroli la spamujon de tempo al tempo.

Spamoj

Mi havas du afiŝejojn en mia retejo. Ekde la komenco mi kuninstalis programon por ŝirmi ilin kontraŭ spamoj (trudafiŝoj). La ŝirmilo bone funkcias en ambaŭ afiŝejoj kaj ne lasas preskaŭ ĉiujn spamojn aperi sur la afiŝejoj.
Lastatempe unu el du afiŝejoj ricevadas dekojn da spamoj ĉiutage. Kaj de tempo al tempo sur la afiŝejo aperas spamo nekaptita. La atako de spamoj fariĝas pli intensa. Hodiaŭ la afiŝejo ricevis 79 spamojn, el kiuj 77 estis kaptitaj de la ŝirmilo.
Kio okazos estonte?

Mediavikio generas matematikajn esprimojn

Eble spertuloj jam bone scias. Sed mi eksciis tion nur hodiaŭ.
Nun mi studas manipuladon de Mediavikio [Mediawiki]. Ĝi kapablas facile generi matematikajn esprimojn per instrukcioj laŭ Teĥo [TeX].
Ekzemple mi skribas:

<math>v=v_0+at</math>

Tiam mi ricevas jenan png-bildon.

matematika esprimo

Se mi skribas:

<math>v={ x_2-x_1 over t_2-t_1 }</math>

mi ricevas jenon.

matematika esprimo

Kaj estas tre oportune al mi, ke mi povas kopii ilin kaj enmeti ekzemple en ĉi tiu blogo.

Datumtransigo el VM al Vindozo

Antaŭ ol komenci praktike uzi vikion (Mediawiki) sur la virtuala maŝino (VMware Player) en mia komputilo, mi devas solvi tion, per kiu rimedo mi transigu sekurigitajn datumojn el VM al Vindozo. En la VM funkcias Debian-Linukso. Onidire ekzistas 4 elektebloj.
  1. Uzi komunan dosierujon farita de VMware Player 2 + VMware Tools.
  2. Uzi komunan dosierujon de Vindozo per Vindoza komunuzo.
  3. Uzi komunan dosierujon de Vindozo per SMBFS.
  4. Uzi komunan dosierujon de Vindozo per CIFS.

Verdire mi ne bone scias SMBFS nek CIFS. Unue mi provis la rimedon 1. Mi preparis komunan dosierujon en la Vindozo kaj en la VM. Sed mi ne sukcecis munti la dosierujon en la Linukso. Mi provadis dum du, tri tagoj, sed mi ne sukcesis, nek povis trovi la kaŭzon.
Sekve mi provis la rimedon 2. Ĉi tiu rimedo estis ja tre facila! En Vindozo mi agordis certan dosierujon komune uzebla. Poste en la Linukso mi elektis menuon: Lokoj -> Konekti al servilo.
  servotipo = Vindoza komunuzo
  servilo = Nomo de mia komputilo
Kaj alklaki “Konektu”-butonon. Post paŭzeto aperis la Vindoza dosierujo sur la Linuksa labortablo.
Do de nun mi povas senprobleme akumuli datumojn en la vikio sur VM. Kiam mi bezonos kopion de la datumbazo, mi transdonos la datumojn pere de la komuna dosierujo el VM al Vindozo.

Virtuala maŝino

Hodiaŭ mi prove instalis virtualan maŝinon en mia komputilo. Virtuala maŝino estas komputila programaro, kiu funkcias kiel alia aparataro (komputilo) en unu reala komputilo. Ĉiutage mi uzas la surtablan komputilon kun Vindozo XP, en kiu mi instalis VMware Player-on.
La virtuala maŝino funkcias nur kiel aparataro de komputilo. Do mi bezonas operaciumon kaj aplikajn programarojn (entute virtuala aplikaĵo) por la maŝino. Lastmonate mi hazarde trovis kaj aĉetis libron kun KD, kiu enhavas virtualan aplikaĵon de Mediawiki por VMware Player. Instalinte la aplikaĵon, mi povas aliri per krozilo sur Vindozo la vikion sur Linukso en la virtuala maŝino.
Tiu mekanismo estas tre ampleksa kaj komplika, sed la instalado kaj la uzado estas tre facila. Mi trovis novan eblecon uzi Linukson en mia vindoza komputilo.

Sentaŭga sekurkopio

Finfine hodiaŭ revenis mia surtabla komputilo riparita. Laŭ la inĝeniero de la fabriko la DVD-aparato ne paneis sed la ĉeftabulo paneis. Pro tio la DVD-aparato misfunkciis. Kaj ankaŭ la operaciumo estis parte difektita.
Mi ne antaŭvidis difektiĝon de programaro. Antaŭ ol mi sendis la komputilon al la fabrikinto, mi faris kompletan sekurkopion de C: por poste restaŭri per ĝi. Sed kiam la operaciumo parte difektiĝis, tiam la sekurkopio enhavas tiun difektiĝon. Do mi devas ne restaŭri per la sekurkopio. Mi devas denove instali unuopajn programojn. Damne!