Sentaŭga sekurkopio

Finfine hodiaŭ revenis mia surtabla komputilo riparita. Laŭ la inĝeniero de la fabriko la DVD-aparato ne paneis sed la ĉeftabulo paneis. Pro tio la DVD-aparato misfunkciis. Kaj ankaŭ la operaciumo estis parte difektita.
Mi ne antaŭvidis difektiĝon de programaro. Antaŭ ol mi sendis la komputilon al la fabrikinto, mi faris kompletan sekurkopion de C: por poste restaŭri per ĝi. Sed kiam la operaciumo parte difektiĝis, tiam la sekurkopio enhavas tiun difektiĝon. Do mi devas ne restaŭri per la sekurkopio. Mi devas denove instali unuopajn programojn. Damne!

2 pensoj pri “Sentaŭga sekurkopio”

  1. Tial oni ĉiam konsilas: oni neniam faru kopion de C:, kiam oni ŝanĝas komputilojn! Mi lernis tion ĝustatempe en loka komputilo-klubo.

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *