Rizospikoj kreskas

rizospikojUnu semajno pasis post kiam mi skribis pri la rizfloroj. Spikoj de la rizoj kreskis pli alte ol antaŭe. Ili preskaŭ superas foliojn.
En la foto oni povas vidi, ke suba parto de la spikoj nun havas florantajn spikerojn. Mi lernis de libroj kaj de mia propra observo, ke rizospiko ekhavas florojn laŭvice de la supro ĝis la malsupro en daŭro de kelkaj tagoj.

Rizfloroj

rizspiko aperisAntaŭ unu semajno mi skribis pri “Somera rizkampo“. Hodiaŭ mi trovis, ke spikoj jam aperis en la rizkampo.
Bonŝance mi povis foti florojn de rizo. Rizspiko konsistas el dekoj da spiketoj, kiu portas po unu floron. Rizfloro ne havas petalojn. Ĝi konsistas el pistilo, stamenoj kaj glumoj (ŝelo). Alklakinte la foton, vi povas vidi blankecajn stamenojn eliĝintaj el helverdaj glumoj. Florado de rizo daŭras nur 90 minutojn antaŭ tagmezo.

Helviola farbito

farbitoDaŭras ankoraŭ varmegaj tagoj. Sed oni diras, ke la kulmino de varmego jam pasis. Malpli varmegaj tagoj postsekvos.
Hieraŭa maksimuma temperaturo estis 31,7 celsigradoj kaj la hodiaŭa 33,3 celsigradoj. Mezaltaj blankaj nuboj kovras duonon de la blua ĉielo. Somero malkreskos iom post iom.
Farbitoj floras ĉiumatene. Ĉi-somere ĉiu floro havas saman helviolan koloron. Ĝis la lasta somero ĉe ni floris diverskoloraj farbitoj. Bluaj, ruĝe purpuraj, helviolaj ktp. Kial ĉi-jare floras farbitoj kun nur helviola koloro? Mi kaj mia edzino iomete bedaŭras monotonecon de la koloro.

Sunflora kampo

sunflora kampoHodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis “sunfloran ĝardenon” apud maro. Fakte, temas pri sunflora kampo. Jen rigardu la foton. Mi ne scias, kiom da sunfloroj tie kreskas. Tamen sufiĉe multe por ĝui sunfloron. Mi vidis pli ol cent spektantoj.
Hazarde estas kaptita, figuro de ruĝlibelo supre maldekstre en la foto. Ankaŭ abeloj diligente laboris kolektante nektaron kaj polenon de sunfloro.

Portulako

portulakoMia edzino aĉetis kelkajn portulakojn kun radikoj kaj plantis ilin en la florbedo antaŭ mia domo. Laŭ la florvendisto portulako devenas el tropika regiono. Ĝi estas rezistema kontraŭ varmo kaj sekeco.
Nun la portulakoj portas ruĝajn kaj flavajn florojn.
portulako: Portulaca grandiflora, unujara herbo el portulakacoj. Origine devenas de Brazilo. Transvenis al Japanio meze de la 19-a jarcento.

Tomatoj ruĝiĝas

tomatoj ruĝiĝasJen mini-tomatoj ruĝiĝas unu post alia en mia ĝardeneto. Mia edzino rikoltas po unu aŭ du plenmaturaj fruktoj en ĉiu tago. Ili estas ne acidaj, sed dolĉaj. Ni gustumas ilin en manĝhoroj.
Mia edzino tre ĝojas pro bona rikolto, ĉar la tuta rikolto facile superos la koston de la aĉetitaj plantidoj.

Florburĝono de cikaso

cikasoCikaso estas unu el popularaj ĝardenarboj en Japanio, precipe en la sudokcidenta regiono. Ĝenerale oni plantas ĝin en kortoj de lernejoj, urbodomoj kaj kaj aliaj publikaj instancoj.
Jen estas cikaso en antaŭkorto de la hospitalo proksima de mia domo. Nun ĝi ekhavas florburĝonon. Cikaso estas dioika arbo, t.e. ke ekzistas vira arbo kaj ina arbo. Nunmomente mi ne estas certa, ĉu la floro en la foto estas vira aŭ ina. Eble tio klariĝos post kelkaj tagoj.
cikaso: Cycas revoluta, ĉiamverda arbeto el cikasacoj, kiu havas palmosimilajn malmolajn foliojn ĉe pinto de la trunko.

Hortensio kaj cujo

hortensioJen granda helblua infloresko de hortensio. Fakte ĝi estas iom pli dense blua, sed bedaŭrinde mia cifereca fotilo ne povas kapti la koloron.
Ĝi floras en la ĝardeneto de mia patrino. Hortensio ja konvenas al junia ĝardeno. Hortensio estas simbolo de cujo, japana pluva sezono. Ĉi-jara cujo en nia regiono komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj.
hortensiograndfolia hidrangeo : Hydrangea macrophylla, specio el hidrangeacoj, kiu havas okulfrapajn duonglobajn infloreskojn de senseksaj floroj kun grandaj koloraj sepaloj. Ĝenerale ĉiu floro de hortensio malhavas pistilon kaj stamenon, tial ili ne alportas semojn. Pro tio oni reproduktas hotension per stiko.