Molestoj en lernejoj

Molestoj en japanaj lernejoj estas serioza socia problemo jam de kelkaj jaroj. Aro da lernantoj turmentadas unu lernanton en la sama klaso. Kelkaj suferintoj eĉ sin mortigis pro daŭranta molestado.
Gepatroj, instruistoj kaj plenaĝuloj ŝokiĝis, kaj penas solvi la problemon. Sed la problemo ne estas simpla. Ĝi radikas en la nuna situacio de la japana socio, kiu laŭdas venki konkurencon.

Mesaĝo el Hiroŝimo por Virina Tago 2007 [Plusendo]

[Plusendaĵo sekvos sube.]
Esperantistoj el Hiroŝimo nun klopodas dissendi la mesaĝon el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago de UN, 2007. Ili ankaŭ alvokas al ĉiuj resendi respondan mesaĝon por la Tago. La limdato estos la 25-a de februaro.

Mi pensas, ke ilia agado estas unika en la nuna situacio de Japanio kaj estas subteninda. Mi petas al legantoj plusendon de la mesaĝo kaj respondan mesaĝon el ekster Japanio.

Jen du ligoj al la pasintjara agado:

— [Komenco de la plusendo] —————————————-
Transsendo al viaj amikinoj petata
por la Internacia Virina Tago de UN, 2007

En la nomo de Komitato por la Virina Tago de UN, 2007, 25 virinaj organizoj de gubernio Hirosima, kaj la municipo Hirosima, sendas solidarecan mesaĝon al vi tutmonde, nur pere de esp-istoj en la mondo. Komisiite de la Komitato same kiel lastaj jaroj, mi petas vian kunlaboron:

Bonvolu sendi al mi vian respondan mesaĝon por la Tago, mi petas, ĉefe pri paco, kaj kiel heredigi pensojn pri viaj spertoj pri milito al sekvanta generacio, lime en A-4a formato, ne per dosiero, sed kiel tekston rete sendi al mi ĝis la 25a, feb. Responda mesaĝo havu noton pri nomo, aĝo, sekso, profesio kaj loĝloko. Ĉiujn respondojn ni presos kaj prezentos en la kunveno de la Tago.
Jen, la mesaĝo de la Komitato:
———————————————————————
Solidareca Mesaĝo el Hirosima por la Internacia Virina Tago 2007

En la nomo de Kunveno por la Interncia Virina Tago 2007 en Hirosima ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.

En ĉi jaro la 10an de marto ni havos kunvenon por Internacia Virina Tago kun ĉefa temo “Al gefiloj transdonu morgaŭon sen milito”.
En la kunveno ni spektos animacian filmon “Vitra kuniklo”, kaj aŭskultos de originala aŭtoro pensojn por paco. La filmo temas pri 12aĝa knabino vivi perdinte sian familion en milito, tamen esperante kun la japana paca konstitucio, heredigi kordeziron por paco al sekvanta generacio.

La jaro 2007 estas 60a jaro de la Japana Konstitucio.
Ni el mizeraj spertoj sub la milito decidis neniam plu ripeti militon, kaj tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo abosolute paciisma.
Sed, en la mondo daŭras ĉiaj bataloj kaj militoj, kaj en Japanio nun fortiĝas movo renversi la 9an kaj laŭleĝe militi. Gravas heredigi nian sperton el milito al sekvanta generacio, kaj protekti pacan konstitucion, ni pensas.

Ni, virinoj en Hirosima kordeziras kunlabori por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo. Ni trans muroj de nacieco, religio kaj kulturo kunlaboru man-enmane, reciproke tenu por konstruado de paco en la 21a jarcento.
Bonvolu doni al ni viajn pensojn kiel heredigi porpacan deziron el viaj spertoj pri milito, por ke ni prezentu ĝin en nia kunveno.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2007, kaj Municipo Hirosima.

Kune kun
organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/de Japana Virina Konferenco 2007/de Semipalatinsk Projekto/de Lokaj Virinaj Organizoj/de Emerita Sindikato/de Virinaj grupoj de WE-Palaco/de Urba Konsilio de Virinaj Organizoj/de Konsilio de Komerc-Industria Ligo/de Kinema Karavano/de Virina Demokratia Klubo/de Gubernia centro de Asocio de Novjapana Virino/de Savu Irakan Infanon/de Sindikato de Telkomunika Industrio/de Urba Instruista Sindikato/de Medicina Sindikato/de YMCA/de Urba ligo por Bonfarto de Patrinoj/de Gubernia ligo por Bonfarto de Patrinoj/Patrina Asocio por Bonaj Libroj/de Sindikato de Municipa Laboristo/de Sindikato de Urba Oficisto/de Gubernia Ligo de Patrinoj/de Urba Asocio de Patrinoj/filio de Asocio de Novjapana Virino/de Arko de Hiroŝimo.

———————————————————————
Respondan mesaĝon al:s-ino OSIOKA Taeko <rete: osioka(ĉe)mail.goo.ne.jp> [[en la retadreso (ĉe) = @ : noto de la plusendinto]]
— [Fino de la plusendo] ——————————————-

Fundamenta Leĝo pri Edukado

La 15-an de decembro la Japana Parlamento aprobis amendoproponon por la Fundamenta Leĝo pri Edukado kun la plimulto de registaraj partioj. Tio ĉi estas la unua amendo post ĝia proklamo en 1947.
La ĉefa punkto de la amendo estas emfazo de “patriotismo”, kiun tamen oni devas rigardi kuntekste de la dekstrema tendenco de la japana politiko kaj socio. Japanaj konservativuloj deziras, ke Japanio estu tia regno, kiu povas militi kun armeaj fortoj por sia intereso. Pacamaj japanoj kaj konsciencaj instruistoj kontraŭstaris la amendon. Sed bedaŭrinde ĉi tiuj voĉoj ne kaptis plimulton de la Parlamento.

Universitato en Interreto

En la venonta aprilo malfermiĝos “ciberspaca universitato” en Japanio. Laŭ la projekto, profesoroj anticipe registros sian lekcion en aŭdovida dosiero, kiun konservos gastiganta komputilo de la universitato. Studentoj aliros pere de la interreto al la servilo kaj rigardos la dosieron (= aŭskultos la lekcion). Ankaŭ ekzamenoj kaj raportoj okazos pere de la interreto. Oni planas komence malfermi du fakultatojn, t.e. fakultato pri informaj teknologioj kaj fakultato pri mondaj heredaĵoj.
Ĉu tia universitato povos ekzisti ankaŭ en Esperantujo?

Politikisitoj subpremas sciencistojn

Japana ĵurnalo raportis, citante la britan sciencan revuon “Nature“, ke pro la premo de la usona registaro ne estis publikigita la esplorraporto de la usona administracio pri oceanoj kaj atmosfero (NOAA), kiu asertas, ke la varmiĝo de la Tero povas pliaktivigi uraganojn.
La registaro de Bush kun la ekskuzo, ke la tutmonda varmiĝo ne havas sufiĉe da sciencaj bazoj, ne ratifikas la Kioto-protokolon, kiu decidis redukton de ellaso de forcejaj gasoj.
Ĉi tio estas bela ekzemplo, ke scienco estas subpremata de politiko.

Kontraŭ kultovizito de la ĉefministro al Yasukuni

Laŭ kelkaj ĵurnaloj, hodiaŭ vespere, ĉ. mil homoj kolektiĝis en parko en Tokio, kaj apelaciis, ke la ĉefministro KOIZUMI ĉesu kultoviziti la ŝintoisman templon Yasukuni (Jasukuni). Ili formis la literojn “YASUKUNI NO (Jasukuni NE)” per kandeloj en la mano.
Iuj familianoj de batalmortintoj de la dua mondomilito, kiuj postulas nuligon de la komuna apoteozo al Yasukuni, partoprenis en la kunveno kaj deklaris opozicion al la kultovizito de la ĉefministro al Yasukuni, argumentante ke la ŝintoisma templo Yasukuni honoras A-klasajn militkrimulojn, kiuj estis la gvidantoj de la agresmilito, tial kultovizito al Yasukuni egalas al agnosko de la agresado.

La atombomba tago de Nagasako

Hodiaŭ estas la 61-a datreveno de la atombombado en Nagasako. En la Paca Parko de la urbo Nagasako okazis la pacmemora ceremonio. En la ceremonio reprezentanto de la atombombitoj, 82-jara virino, deklamis sian ĵuron por paco.
21-jaraĝa ŝi estis atombombita ĉe 5,8 km de la eksplodcentro, kaj post 3 jaroj naskis la duan filon, kiu tamen mortis pro leŭkemio antaŭ 3 jaroj en sia 55-a jaro. Kuracisto asertis, ke la leŭkemio de la filo estis heredaĵo de la patrino atombombita. Ŝi ankoraŭ nun suferas pro lia morto.
Nun ŝi havas fortan volon, ke ŝi devas sciigi al junaj generacioj stultecon, teruron kaj kruelecon de la milito. Ŝi deziras, ke la mondo fariĝu paca dum ŝi vivas.

La 6-a de Aŭgusto, Hiroŝimo

Hodiaŭ estas la tago, kiam japanoj rememoras la atombombadon de Hiroŝimo. En la Paca Parko de la urbo Hiroŝimo oni okazigis la pacmemorigan ceremonion 2006. Televida stacio simultane elsendis la ceremonion ekde la 8-a atm. Kaj je la 8-a kaj 15 minutoj, en la momento de eksplodo de la atombombo, oni dediĉis unu minuton da silenta preĝo al ĉiuj atombombaj viktimoj kaj al ĉiuj militaj viktimoj.
Ankaŭ en mia urbo la urba oficejo funkciigis la sirenon en la sama horo same kiel aliaj municipoj. Ankaŭ mi dediĉis unu-minutan silentadon. Aldonendaj ĉi-foje estas militviktimoj en Libano kaj Israelo, mi pensas.
* Paca Deklaro de Hiroŝimo
* Hirosima Esperanto-Societo

Aroganta fabrikinto

Ĉefaj du temoj de la japanaj amaskomunikiloj hodiaŭ estis la Futbala Mondpokalo kaj mortakcidento pro lifto.
La 3-an de junio en Tokio 16-jara knabo mortis premite inter la supra kadro de la koridora pordo kaj la planko de la liftkamero subite suprenirinta. Polico komencis enketon pri la akcidento kaj esploras ĉe la fabrikinto de la lifto kaj la revizi-kompanio. La fabrikkompanio deklaris, ke ĝi neniam vendis mankohavajn maŝinojn, kaj ke la akcidento okazis sub la reviziado de la alia kompanio. Tiu aroganta sinteno de la fabrikinto nun indignigas multajn homojn.

La 26-a de Aprilo, 1986

Antaŭ 20 jaroj okazis la grandega akcidento ĉe la atomcentralo de Ĉernobilo en Ukrainio. La reaktoro superkuris, eksplodis kaj disŝprucigis grandiozan kvanton da radioaktivaj substancoj.
Por estingi la fajron kaj ĉesigi la disŝprucon de radioaktivaĵojn, multaj homoj klopodis sen sufiĉa protekto kontraŭ radioaktiveco. Oni enfermis la reaktoron en “betona ĉerko”, kiu finkonstruiĝis en novembro de tiu jaro. La registaro mobilizis sume 800 000 (okcent mil) homojn (soldatoj kaj laboristoj) por ŝtopi la akcidenton.
Ankoraŭ estas limigite eniri en la zonon kun la raiduso de 30 km ĉirkaŭ la atomcentralo. Jam de la komenco de la afero oni prizorgis kaj timis suferadon pro radioaktiveco. Monda Organizo por Sano taksas nombron de la mortintoj pro la akcidento je 9 000. Kelkaj NRO-oj taksas la nombron je 30 000 ĝis 60 000.
Kaj ni memoru, ke ankoraŭ multaj suferintoj pro radioaktiveco vivas ĉirkaŭ la zono. Ne nur la rektaj suferintoj sed ankaŭ iliaj infanoj naskitaj post la akcidento nun same suferas pro diversaj malsanoj. Rusa aŭtoritatulo asertis, “la negativa efiko de radioaktiveco pro la akcidento daŭros dum postaj 300 jaroj.”