Politikisitoj subpremas sciencistojn

Japana ĵurnalo raportis, citante la britan sciencan revuon “Nature“, ke pro la premo de la usona registaro ne estis publikigita la esplorraporto de la usona administracio pri oceanoj kaj atmosfero (NOAA), kiu asertas, ke la varmiĝo de la Tero povas pliaktivigi uraganojn.
La registaro de Bush kun la ekskuzo, ke la tutmonda varmiĝo ne havas sufiĉe da sciencaj bazoj, ne ratifikas la Kioto-protokolon, kiu decidis redukton de ellaso de forcejaj gasoj.
Ĉi tio estas bela ekzemplo, ke scienco estas subpremata de politiko.

3 pensoj pri “Politikisitoj subpremas sciencistojn”

  1. La rektan ligon oni ne povas montri, ĉar la artikolo estas nur por abonantoj.
    Sed oni povas akiri la resumon, utiligante la serĉilon sur la retpaĝo de “nature.com”.
    http://www.nature.com/
    Bv. provu per la vorto “NOAA”. Vi ricevos la titolon “Is US hurricane report being quashed? – Nature 443, 378 – 378 (28 Sep 2006) News”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *