flama tagmezo

    flama tagmezo…
    akvopestoj ellasas
    vezikojn sobre

*****
akvopesto = komuna nomo de pluraj genroj el hidrokaridacoj (Hydrocharitaceae): elodeo (Elodea) kaj hidrilo (Hydrilla). Plurjara akvoplanto kun longa, fleksebla tigo kun multaj folietoj radie kreskantaj. Ili forte kreskas en dolĉa akvo (kanalo, rivero, lago ktp).

Longe vivi estas…

En mia juneco…
Longe vivi estis multon vidi.
Longe vivi estis multon fari.
Longe vivi estis multon akiri.
Pasis jaroj…
Longe vivi ja estas multon vidi… multon malĝojan.
Longe vivi estas multon rezigni.
Longe vivi estas multon perdi.

Jes, mi trempiĝas en pesimismo ĉi-vespere.
Sed morgaŭ matene mi reakiros mian energion.
Nun mi ekdormu… Bonan nokton!

Mia espero

Inspirite de diskuto en ERAJ, la ĉefa retlisto de japanaj esperantistoj, mi skribas mian penseton.

Mi esperas, ke ekestu duonprofesia tradukservo japana-esperanta kaj esperanto-japana, kolektante dekon da talentaj esperantistoj. La tradukservo unue agadu ĉefe en la reto, tradukante diversajn retpaĝojn en esperanton por malaltaj prezoj aŭ por egalvalora kontraŭservo, do, efektive senpage. Ekzemple, ni petu pagon nur por traduki poste ricevotajn/sendotajn leterojn aŭ dokumentojn pro la esperantigitaj retpaĝoj.
En Japanio ekzistas multaj ne-registaraj origanizaĵoj [NRO/NPO], kiuj aktivas internacie kaj luktas en multlingvaj situacioj. Nun, bedaŭrinde ili [NRO/NPO] uzas ĉefe la anglan en sia internacia agado. Sed inter ili troviĝas ankoraŭ idealismaj organizaĵoj. Certe ĉi tiuj ekhavos intereson pri organiza uzado de esperanto, almenaŭ pri prova uzado komence, kondiĉe ke ni, esperantistoj proponos kun konkretaj planoj. Tiuokaze estas grave, kiom ni, esperantistoj povos doni konkretan kaj detalan proponon kun bonkvalitaj provekzemploj.
Por realigi tiun tradukservon ni devas prepari nin per intensa trejnado kaj altigi niajn kapablojn. Rilate al tiu trejnado mi skribis artikolon pri “lingva metiejo” ĉi tie [Mia revo] antaŭ pli ol unu jaro.

Ĉu subtenantoj?

La tempodivido de la japana historio

Jen estas la tempodivido de la japana historio, kiun lernas lernantoj en la japanaj lernejoj.

  • Ĵomon-periodo (ĉ. 10000 a.K. – ĉ. 400 a.K.)
  • Jajoi-periodo (ĉ. 400 a.K. – ĉ. 300 p.K.)
  • Kofun-periodo (ĉ. 300 – ĉ. 700)
  • Asuka-periodo (592 – 710)
  • Nara-periodo (710 – 794)
  • Heian-periodo (794 – 1185)
  • Kamakura-periodo (1185 – 1333)
  • Muromaĉi-periodo (1333 – 1573)
  • Azuĉi-Momojama-periodo (1573 – 1603)
  • Edo-periodo (1603 – 1868)
  • Meiĵi-periodo (1868 – 1912)
  • Taiŝo-periodo (1912 – 1926)
  • Ŝoŭa-periodo (1926 – 1989)
  • Heisei-periodo (1989 – )

Kelkaj limjaroj inter dividoj ne estas fiksitaj kaj povas ŝanĝiĝi pro progreso de historiaj studoj. Kvankam kelkaj fakuloj kritike asertas, ke fiksi tian tempodividon estas ne eble, nek utile por kompreni historion, tamen plimulto de historiistoj kaj instruistoj aplikas tian tempodividon.

Platkapa fiŝo

En retlisto de japanaj esperantistoj iu demandis, kiel oni nomas en Esperanto la fiŝon “koĉi”. En la japana “koĉi” signifas la specion Platycephalus indicus aŭ la familion Platycephalidae. Ĝi estas bongusta fiŝo por japanoj. La Japana-Esperanta Vortaro de MIJAMOTO Masao proponas “platicefalo”-n supozeble pro la scienca nomo.
Sed mi ne ŝatas tiun solvon, ĉar la latina nomo Platycephalus signifas ĝuste platan kapon. Do, kial ni ne simple nomu la fiŝon “platkapa fiŝo” aŭ “platkapulo”? Laŭ vortaroj oni nomas ĝin flathead en la angla. Kaj la Japana-Esperanta Nomlisto de Bestoj kaj Plantoj de NOMRA Tadacuna proponas “platkapa fiŝo”-n kaj “stangovosta fiŝo”-n.
Tial mi pensas, ke “platkapa fiŝo” estas preferinda solvo.

Vintro re-revenas

Meze de la pasinta februaro mi skribis pri reveno de vintro. Hodiaŭ mi devas skribi pri re-reveno de vintro. La maksimuma temperaturo estas 7,5 gradoj hodiaŭ. Veterprognozistoj asertas, ke morgaŭa temperaturo atingos maksimume nur 5 gradojn. Ege malvarme laŭnorme de mia regiono.