ŝtona ŝtuparo
grimpas inter ŝtonmuroj —
ho, verda pluvo
ŝtona ŝtuparo
grimpas inter ŝtonmuroj —
ho, verda pluvo
Lastatempe mi fojfoje vidas tiujn ĉi florojn en diversaj lokoj, ekz. en strataj florbedoj. La floroj aspektas simile al dikaj gerberoj aŭ etaj sunfloroj. Mi konjektis, ke probable ili apartenas al asteracoj.
Mi konsultis libron pri ĝardenplantoj kun multaj fotoj, kaj trovis, ke ili estas specio de gazanio.
Gazanio [Gazania] estas genro de plurjaraj herboj el asteracoj (aŭ kompozitacoj), origina el Suda Afriko. Ĝi estas pororname kultivata kaj havas multajn kultivoformojn pro krucado.
En la japana lingvo ĝi foje nomiĝas “kunŝoo-giku (勲章菊)” t.e. “ordena krizantemo”.
Unu el meritoj de Esperanto, la plej grava laŭ mi, estas ke ĝi estas nenies lingvo kaj sekve ĉies lingvo. Ĉar Esperanto estas propraĵo de neniu nacio/gento/etno, ĉiu naciano/gentano/etnano povas esti egalrajta lingvano kondiĉe ke tiu ellernis kernon de la lingvo. En kiu alia lingvo krom la japana kaj Esperanto mi, japano, rajtas pritrakti la koncernan lingvon antaŭ ĝiaj denaskaj lingvanoj?
Jen estas mia ŝatata pejzaĝo: visterio kaj kastela ĉefturo. En ĉi tiu jaro feliĉe mi povis spekti tre belan florkulminon de la visterio. Estas ja mirinde, ke ĉi tiuj grapoloj, kiuj kovras 500 kvadratmetrojn da pergolo, disbranĉiĝas el unu sola planto.
Japana visterio [Wisteria floribunda] estas ligneca falfolia volvoplanto (liano) el fabacoj. Ĝia grapolo el purpuraj floroj estas okulfrape longa.
per trifolioj
jam katenon koloran
knabino plektas
Vi rekompencis min per multekosta donaco. Mi kaptis pagron per salikoko.
Pagro [Pagrus major] estas bonaŭgura fiŝo por japanoj. (ĉi tie)
“Kapti pagron per salikoko” signifas en la japana tion, ke oni gajnis multan profiton per malmulte da peno aŭ elspezo.
En simila okazo oni diras en esperanta proverbaro “Doni ovon, por ricevi bovon.” En ĉi tiu okazo japanoj dirus “Oni celas kapti pagron per salikoko.”
Jen estas unu el sovaĝaj herboj vidataj en japana printempa kampo. Ĝi estas rampa ikserido [Ixeris stolonifera], plurjara herbo el asteracoj (aŭ kompozitacoj). Ikserido estas la genro de ĉ. 20 specioj, propra al Orienta Azio.
Rampa ikserido nomiĝas “ĝi-ŝibari (地縛)” en la japana, t.e. “terliganto”. La herbo elkreskigas stolonojn (rampantajn tigojn), kaj ĉe ĉiu nodo ĝi ekradikas en teron. Tio ĉi imagigas al oni tion, ke la herbo ligas teron per siaj stolonoj.
Hieraŭ mi ĝisdatigis VortPreson [WordPress] de ĉi tiu blogo al la plej freŝdata versio 2.5.1. Ĉi foje mi uzis esperantan version tradukitan de Bertilo Wennergren <http://bertilow.com/>. Koran dankon al Bertilo!
La ĝisdatigo mem finiĝis sukcese, kiel vi nun vidas. Tamen mi spertis unu stumblon tuj post la aliro al /wp-admin/upgrade.php. Sur la retumilo mi legis jenan mesaĝon de VortPreso.
Bezonas datumbazan promocion
Via WordPress-a datumbazo estas malnova, kaj devas esti promociita antaŭ ol vi povas daŭri.
La promocio eble postulos iom da tempo, bonvolu atendi trankvile.Ĝisdatigi WordPress-on
Unue mi prenis ĝin kiel erarmesaĝon, kiu avertas, ke versio de MySQL [MajSoKuoLo] estas malnova. Tamen la versio de mia MySQL estas jam 5.0.51a. Do neniel malnova. Kion fari?
Svingante musmontrilon tien kaj reen sur la ekrano, mi primeditis. Tiam hazarde la musmontrilo haltis ĉe la lasta linio de la mesaĝo, kaj la linio ŝanĝis sian koloron al ruĝo. Jen solvite!
Mi ja devis nur alklaki la lastan linion por daŭrigi ĝisdatigon!
Ĉi-jare mia edzino semis semojn de aroma pizo. Nun ili kreskis kaj prosperas kun multe da floroj kaj kun bona odoro.
Aroma pizo aŭ bonodora latiro [Lathyrus odoratus] estas unujara volviĝema herbo el leguminozoj (fabacoj). Ĝi havas plume kunmetitajn foliojn, kies folieroj krom bazaj du estas ĉiroj.
Ni amuziĝas pro iliaj diverskoloraj floroj: ruĝaj, blankaj, rozaj kaj purpuraj.
Mi deziras viziti ripozlokon kaj lavi la vivon.
Kiel oni komprenas la supran frazon? “Lavi vivon” estas japanlingva parolturno por esprimi “distri kaj refreŝigi sin sen ĉiutagaj penoj”.
En Esperanto oni diras, “Kiam kato promenas, la musoj festenas.” aŭ “Mastro en vojo, servantoj en ĝojo.” Tiuokaze japanoj diras, “Dum demono forestas, lavu la vivon.”