Milio, aŭ mileo

PV (Plena Vortaro de Esperanto, Grosjean-Maupin k.a., 1934) difinis la vorton “milio” jene:

Veg. el fam. gramenacoj, servanta precipe por hejmaj birdoj (panicum millaceum).

Kaj PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Waringhien k.a., 1970) pli precizigis la difinon.
Sed laŭ la Fundamento de Esperanto (Zamenhof, 1905) “milio” estas “mil, millet” en la angla, “millet” en la franca, “Hirse” en la germana ktp. En ĉi tiuj lingvoj “milio” signifas panicon (Panicum), setarion (Setaria), sorgon (Sorghum) kaj aliajn duarangajn grenplantojn el poacoj (Poaceae).
Do, la difino de PV-PIV pri “milio” estas neĝusta kaj erariga. Fakte ĝi misgvidas kelkajn Esperanto-nacilingvajn vortarojn ekster Eŭropo. Ĉi tiuj vortaroj mencias nur pri “Panicum millaceum“. Tial ne-eŭropaj uzantoj komprenas “milio”-n neĝuste, kaj ne rimarkas eblecon de setario, sorgo ktp.
Supozeble parte pro tio, Nova PIV (La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Duc Goninaz k.a., 2002) draste ŝanĝis la difinon de “milio” kaj enkondukis novan radikvorton “mileo” por la fundamenta “milio”. La enkonduko de “mileo” ŝajnas esti bona solvo almenaŭ nunmomente. Sed ĉu ĝi sukcese enradikiĝos en Esperantujo aŭ ne, mi ne povas diveni.

Floro de tomato

floro de tomatoMia edzino decidis kultivi tomaton en ĉi tiu somero. Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi aĉetis du plantidojn de tomato en hortikultura vendejo.
Jen la foto montras florojn de la tomato. La floro havas flavan korolon el kvin petaloj parte kuniĝintaj.
tomato: Lycopersicum esculentum, plurjara herbo el solanacoj, origina el Andoj. Ĝi transvenis al Japanio fine de la 17-a jarcento. Post la dua mondmilito oni komencis grandskale kultivi tomaton por manĝi fruktojn. Ĝi nomiĝas “tomato (トマト)” ankaŭ en la japana lingvo.

Varme

Estas varme ankaŭ hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis preskaŭ 29 gradoj celsiusaj en nia regiono.
Mia amata kato Bii ofte ŝanĝas sian siestejon. Mi supozas, ke li ŝanĝas lokon, ĉar la loko (planko aŭ breto), kie li kuŝis, fariĝis pli varma pro lia korpa temperaturo. Li serĉadas malpli varman lokon por siesti.

Fraga marmelado

Hieraŭ mia edzino alportis donacitan keston da fragoj. Ili estis jam plenmaturaj kaj dolĉaj. Tamen ne malmultaj el ili havis difktitan haŭton blankiĝintan.
Fine restis ĉ. dudeko da fragoj, kiujn ni hezitis enbuŝigi. Tiam mia edzino prenis ilin kaj kuiris kun sukero. Tiel fariĝis fraga marmelado.
Hodiaŭ matene ni manĝis panon kun la fraga marmelado. Estis ja tre bongusta.

Laniario, kiu hundo?

PIV2005 difinas laniarion jene:

Raso (Canis familiaris laniarius) de grandaj hundoj kun longa nazo, longaj haroj, pendantaj oreloj k blanka k bruna koloroj, uzata ofte de ŝafpaŝtistoj.

Kiam mi konsultis vortarojn esperanto-nacilingvajn, ĝia difino estas pli ambigua. Ekzemple “speco de gardohundo”, “granda ŝafhundo” ktp. Mi scias, ke oni donas difinitan komunan nomon al ĉiu raso de hundoj krom scienca nomo. Do, kio estas komuna ras-nomo de “Canis familiaris laniarius“?
Enciklopedioj ĉe mia mano ne donis respondon. Sekve mi guglis per “Canis familiaris laniarius“, kaj trafis jenan retpaĝon:

“History Of The Greater Swiss Mountain Dog
http://www.shadetreegreaterswiss.com/history.htm

Tiu “Greater Swiss Mountain Dog” (aŭ germane “Großer Schweizer Sennenhund“) estas la serĉata komuna rasnomo de “Canis familiaris laniarius“. Laŭ la retpaĝo siatempe oni nomis ĝin ankaŭ “Great Butcher Dog” (aŭ germane “große Metzgerhund“).
[japanlingva komuna rasnomo: グレーター・スイス・マウンテン・ドッグ]

Imitinda decido

Mi serĉadis en la interreto kaj hazarde trafis artikol-paĝon de Monato. Tie en la plej suba parto de la paĝo mi trovis jenan frazon kun la marko de Creative Commons (Krea Komunaĵo).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aŭtora Nomo el Monato (www.monato.net).

Mi tre ĝojas kaj subtenas la decidon de la redakcio de Monato. Tio certe helpos multe al esperantistoj kaj esperanto-uzantoj.

Frostofridujo

Nia fridujo, pli precize frostofridujo, jam kadukas. Ĝi ofte bruas orelgrate, foje tremas spasme, kaj en ĝia forstujo kreskas pendoglacietoj. Ĉi tiuj devas esti antaŭsignoj de paneo. Mi kaj mia edzino interkonsiliĝis kaj decidis aĉeti novan frostofridujon.

Hajko de HINO Sôzyô

    L’edzino portas
    kardon kun dornoj, kiujn
    mi sentas mane.

       ** verkita de HINO Sôzyô (1901 — 1956)
       ** tradukita de Vastalto

— Amo estas kunsento, ĉu ne?

[en la japana]
妻が持つ薊の棘を手に感ず     日野草城
Tuma ga motu azami no toge wo te ni kanzu.