Fajrovulpo en Vindozo Vista

Ĉar mia tekkomputilo paneis definitive, mi anstataŭe aĉetis novan tekkomputilon. La nova tekkomputilo bedaŭrinde funkcias sur la mastruma sistemo Vindozo Vista. Mi ne ŝatas la novan mastruman sistemon, ĉar mi devas denove lerni multon pri manipulado.
Mi instalis Fajrovulpon en la nova tekkomputilo, kaj volis transporti legosignan dosieron (bookmarks.html) el mia surtabla komputilo (Vindozo XP). Sed la dosierujo, kie devas esti metata la legosignaro, ŝanĝiĝis al alia nekonata loko. Mi konsultis retpaĝojn kaj fine trovis lokon de la celita dosierujo. Jen la adreso.

C:Users(uzulnomo)AppDataRoamingMozillaFirefox
Profiles(xxxxxxxx).defaultbookmarks.html

2 pensoj pri “Fajrovulpo en Vindozo Vista”

  1. Amiko mia ĉagreniĝis ĉar li aĉetis komputilon kun Windozo Vista, kaj li trovis troan nekongruecon kun liaj antaŭaj programoj kaj presilo kiujn li uzis kun sia XP sistemo. Li regule skribas por ĵurnalo de nia lando, kaj hodiaŭ aperis sia artikolo (kompreneble hispanlingva) kie li plendas publike pro tiu problemo, mallongigita retadreso:
    http://snipurl.com/1gd94, kaj en lia retpagaro, en pdf:
    Ĉu komputiloj simpligas la laboron?.
    Amike,
    Luis.

  2. Ankaŭ mi antaŭ nelonge aĉetis novan tekokomputilon (ĉar la malnova ŝajnas mortanta – nu, ĝi longe servis). Ankaŭ mia nova komputilo enhavas Vindozon Vistan.

    Mia solvo de tiu terura situacio estis simple tio, ke mi malgrandigis la spacon uzatan de Vindozo al la absoluta minimumo, kaj poste mi instalis Linukson (Kubuntu-n) sur la plejparto de la diskospaco.

    Kredeble baldaŭ mi tute nuligos la Vindozan parton, kiun mi absolute ne uzas. Mi konservas ĝin nur por la eventualaĵo, ke mi devos redoni la komputilon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *