Frostofridujo

Nia fridujo, pli precize frostofridujo, jam kadukas. Ĝi ofte bruas orelgrate, foje tremas spasme, kaj en ĝia forstujo kreskas pendoglacietoj. Ĉi tiuj devas esti antaŭsignoj de paneo. Mi kaj mia edzino interkonsiliĝis kaj decidis aĉeti novan frostofridujon.

3 pensoj pri “Frostofridujo”

  1. Karaj,

    unu el niaj (donjo & Cez) du frostfridujoj jam de monatoj bredas glacitavolon…. nu, tia maŝino estas dura eltenema batalanto, tamen mi konscias, ke ĝi tiel voras pli da energio ol efektive necesas. La prezoj por energio seninterrompe kreskas, ni prefere finu do tiun eksperimenton pri bredado de glacio, ĉu? Ni ne ĵetu plu la monon el la fenestro, ĉu ne?

    Amike, Cez!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *