en florvazeto
starigi ĵus tonditan
amarilidon
Aŭtoro: Vastalto
de malproksime
de malproksime
kunsonas tamburegoj —
maja ĉielo
ve kuracisto
ve kuracisto
nur pri malsano
sed ne por malsanulo
kun aspergilo
kun aspergilo
inter penseaj potoj
patrina moŝto
printempa spasmo
printempa spasmo —
per strekitaj okuloj
kato minacas
meze de ponto
meze de ponto
akre min alrigardas
kaduka kato
patrina moŝto
patrina moŝto
ankoraŭ ne revenas —
vesper’ printempa
printempa ŝtormo
printempa ŝtormo —
malfruvespere bruas
lavomaŝino
abrupte forte
abrupte forte
batas koro senbride —
printempa fino
aprila vento
aprila vento —
ambaŭ manoj kun sakoj
plenaj de libroj