dekoj da jaroj
jam pasis sen reveno —
folisakuro
Aŭtoro: Vastalto
kun bambuŝoso
kun bambuŝoso
bolkuirita mole
najbaro venis
jam post semajno
jam post semajno
multe pli kovras branĉojn
verdaj folioj
facila vento
facila vento
tra strato lumoplena —
hirundo venis
preter lernejo
preter lernejo
malrapide iras aŭtoj —
sakurblovado
pezas la kato
pezas la kato
en miaj ambaŭ brakoj —
luno printempa
antaŭirante
antaŭirante
kato min rerigardas —
verdaj folioj
plennuba super
plennuba super
sakuroj; jam sur seĝo
kato oscedas
post pluraj jaroj
post pluraj jaroj
strato al apoteko —
sakura pluvo
sur la kanalo
sur la kanalo
jen lule stirbambuo —
salikburĝonoj