jen kolzaj floroj —
fervojo kurbas larĝe
al la hejmurbo
Aŭtoro: Vastalto
agoj senfinaj
agoj senfinaj,
ripetoj sen progreso —
printempa nokto
post tri monatoj
post tri monatoj
fine en sia hejmo —
sakur’ plenflora
branĉon forlasas
branĉon forlasas
triope aŭ kvarope
sakurpetaloj
sakuraj floroj
sakuraj floroj
surprizite disfalas —
ventoj ne blovu
vico da vortoj
vico da vortoj
por antaŭsenkulpigo —
flora malvarmo
florornamite
florornamite
kastelo sur monteto —
printempaj lampoj
sakurmalvarmo
sakurmalvarmo —
kun voĉo vaporema
telefonvoko
milvo plenkantas
milvo plenkantas —
sub la kruroj kaptita
ŝnura serpento
parolo inter
parolo inter
maljuna kaj maljuna —
sakurmoĉioj