Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Aŭtoro: Vastalto

kalkuli tagon

    kalkuli tagon
    forlasi hospitalon —
    retromalvarmo

Publikigita je 2009-03-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri kalkuli tagon

knaboj biciklas

    knaboj biciklas
    gaje kaj babilante —
    kampo pli verda

Publikigita je 2009-03-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri knaboj biciklas

milvoj jen kaptas

    milvoj jen kaptas
    aerfluon por si mem —
    montoj printempaj

Publikigita je 2009-03-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri milvoj jen kaptas

malvarmeto pro

    malvarmeto pro
    hejtilo malŝaltita —
    marta sereno

Publikigita je 2009-03-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri malvarmeto pro

reveninte al

    reveninte al
    konataj flegistinoj —
    vesper’ printempa

Publikigita je 2009-03-09Kategorioj HajkoLasi komenton pri reveninte al

en lunĉokesto

    en lunĉokesto
    pecetoj de zingibro
    sakurkoloraj

Publikigita je 2009-03-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri en lunĉokesto

bekas senhalte

    bekas senhalte
    paseroj sur helverda
    herbotapiŝo

Publikigita je 2009-03-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri bekas senhalte

kato min vokas

    kato min vokas —
    du-tri floroj restantaj
    de umearbo

Publikigita je 2009-03-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato min vokas

la duafoja

    la duafoja
    transhospitaliĝo kun
    jaket’ printempa

Publikigita je 2009-03-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri la duafoja

ja marta nubo

    ja marta nubo —
    post pli ol du monatoj
    da malsaneco

Publikigita je 2009-03-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri ja marta nubo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 49 Paĝo 50 Paĝo 51 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress