Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Aŭtoro: Vastalto

malsanuleja

    malsanuleja
    vespermanĝo — aldone
    pupfesta kuko

Publikigita je 2009-03-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri malsanuleja

birdeto saltas

    birdeto saltas
    de branĉet’ al branĉeto —
    junaj folioj

Publikigita je 2009-03-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri birdeto saltas

varmo printempa

    varmo printempa —
    pozas rande de lito
    figur’ ŝrumpinta

Publikigita je 2009-03-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri varmo printempa

ĉirkaŭ la buŝo

    ĉirkaŭ la buŝo
    ŝaŭmanta blanka sapo —
    printempa tago

Publikigita je 2009-02-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri ĉirkaŭ la buŝo

barbiro sola

    barbiro sola
    apud malplenaj seĝoj —
    printempa pluvo

Publikigita je 2009-02-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri barbiro sola

altaj domegoj (2)

    altaj domegoj
    kun brilantaj fenestroj —
    montoj ekridas

Publikigita je 2009-02-26Kategorioj Hajko1 komento pri altaj domegoj (2)

altaj domegoj

    altaj domegoj
    vaste kvazaŭ arbaro —
    montoj ekridas

Publikigita je 2009-02-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri altaj domegoj

ekzamenota

    ekzamenota
    lernantino kun patro —
    matena trajno

Publikigita je 2009-02-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri ekzamenota

nubo printempa

    nubo printempa —
    malsanuleja ĉambro
    kvazaŭhotela

Publikigita je 2009-02-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri nubo printempa

bolas kaldrono

    bolas kaldrono
    moligante spinacojn
    kaj ankaŭ stresojn

Publikigita je 2009-02-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri bolas kaldrono

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 50 Paĝo 51 Paĝo 52 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress