aŭtoparkejo —
subsune sin varmigas
pufaj paseroj
Aŭtoro: Vastalto
pufaj paseroj
pufaj paseroj
saltetas sur asfalto —
vento el nordo
tagoj printempaj
tagoj printempaj
kun silenta malico
pasas malorde
aŭtoj kaj busoj
aŭtoj kaj busoj
tien reen sur strato —
lumo printempa
sama demando
sama demando
multfoje ripetita —
frostoreveno
aro da mevoj
aro da mevoj
mase sin komparas kun
betona turo
varmo printempa
varmo printempa
faciligas ja korojn —
patrin’ kaj filo
prepari ŝuojn
prepari ŝuojn
por nova hospitalo —
printempa vento
sola sur branĉo
sola sur branĉo,
la unua floreto
neĝosalika
pizo sub cerbo
pizo sub cerbo
eksplodas ja fojfoje —
printempa frido