printempa tago —
elekti novajn ŝuojn
okrokolorajn
Aŭtoro: Vastalto
vico da pordoj
vico da pordoj
laŭ longa koridoro —
lumo printempa
silentoplena
silentoplena
korto en posttagmezo —
ja umearbo
tra milda brilo
tra milda brilo
monteto nebuleta —
jam februaro
manipulante
manipulante rulseĝon,
rondvojaĝo tra hospitalo
kion sciigas
kion sciigas
la nadloj de horloĝo?
printempo frua
ekas printempo
ekas printempo
tamen nur nominala —
ho, plumbaj membroj
unuafoja
unuafoja
promeno per rulseĝo
ĝis telefono
supren glisanta
supren glisanta
milvo super kastelo —
frosta vespero
supren malsupren
supren malsupren
frapante nordan venton
milvoj kirliĝas