Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Aŭtoro: Vastalto

dormo trankvila

    dormo trankvila
    kun konstanta spirado —
    litaĵ’ lanuga

Publikigita je 2009-01-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri dormo trankvila

jen katenita

    jen katenita,
    ho, per tuboj kaj dratoj —
    ĉambro novjara

Publikigita je 2009-01-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri jen katenita

plafona lampo

    plafona lampo
    falsas sian aspekton —
    nokta hospitalo

Publikigita je 2009-01-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri plafona lampo

refoje sonas

    refoje sonas
    interparolaj voĉoj —
    vintra sunlumo

Publikigita je 2009-01-09Kategorioj HajkoLasi komenton pri refoje sonas

koltuko roza

    koltuko roza —
    dormas kun spir’ kvieta
    infanmieno

Publikigita je 2009-01-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri koltuko roza

sepherba kaĉo

    sepherba kaĉo —
    fadeno de la vivo
    iĝas plu daŭra

Publikigita je 2009-01-07Kategorioj Hajko1 komento pri sepherba kaĉo

la buŝo gurdas

    la buŝo gurdas
    raspajn spiregojn ade —
    nokta malvarmo

Publikigita je 2009-01-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri la buŝo gurdas

litflanka tablo

    litflanka tablo —
    ankoraŭ ne legataj
    novjaraj kartoj

Publikigita je 2009-01-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri litflanka tablo

neĝo blovata

    neĝo blovata
    ŝutas punktojn desegne —
    nigra surtuto

Publikigita je 2009-01-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri neĝo blovata

vintra sereno

    vintra sereno —
    jen dormo kaj maldormo
    hastas alterne

Publikigita je 2009-01-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri vintra sereno

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 55 Paĝo 56 Paĝo 57 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress