Mia revo

Estas jam la dua tagdeko de decembro, la lasta monato de la jaro. Bladaŭ venos la nova jaro.
Mi havas revon por la nova jaro. Tio estas lingva metiejo por esperantaj tradukistoj kaj verkistoj en la japanlingva kampo. Temas pri kolektivo precipe de japanaj esperantistoj, kiuj deziras okupiĝi aŭ efektive okupiĝas pri tradukado inter Esperanto kaj la japana lingvo aŭ verkado en Esperanto.
Ekzistas seminarioj kaj kongresoj por ĝenerala uzado kaj lernado. Sed ili evidente ne sufiĉas por trejni meznivelajn tradukistojn kaj verkistojn en Esperanto.
Nunaj tradukantoj kaj verkantoj spontane sin trejnas pri sia lingva arto dissemite en apartaj lokoj. Se ili kolektiĝos kaj povos reciproke trejniĝi, ili povos multe pligrandigi sian lingvan arton kaj produktopovon.
Nun plimulto de esperantistoj uzas la interreton kaj jam ekzistas dekoj da retlistoj por kaj per Esperanto. Mia plano estas, kreante retliston, kolekti volontulajn instruistojn kaj lernantojn. Pere de la retlisto lernantoj faros demandojn, kiujn ili renkontos dum praktikado, kaj al kiuj respondos instrusistoj. Plejparto de la aktivado de la metiejo okazos en la reto, sed fojfoje okazos ankaŭ seminarioj kun difinitaj celoj.
Tiu ĉi agado altigos lingvan kapablon de la japana Esperanto-movado kaj faciligos al la japana esperantistaro lingve kontribui al la ekstera mondo, kio povos rezultigi bonfamon de Esperanto en la japana socio.
Samtempe ju pli multe japanoj verkos en Esperanto, des pli efike oni povos deeŭropigi Esperanton. Tio ĉi estos grava kontribuo de la japana esperantistaro al la tutumonda Esperantujo.
Tiel nun mi revas. Samopiniantoj bonvolu skribi al mi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *