Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

jam finlegitaj

    jam finlegitaj
    tri libroj sur littablo —
    aŭtuno frua

*****
Kiel mi antaŭe skribis, jam estas aŭtuno laŭ la japana malnova kalendaro (luna kalendaro).

Publikigita je 2009-08-16Kategorioj HajkoLasi komenton pri jam finlegitaj

perdinte vojon

    perdinte vojon
    sola en homamaso —
    flamanta suno

Publikigita je 2009-08-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri perdinte vojon

cikado falis

    cikado falis —
    ne same al hieraŭ
    iras hodiaŭ

Publikigita je 2009-08-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri cikado falis

aĉetpreparas

    aĉetpreparas
    suŝion kaj saŝimon
    patrina moŝto

Publikigita je 2009-08-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri aĉetpreparas

la kormuskolo

    la kormuskolo
    ne emas kuntiriĝi —
    somera tago

Publikigita je 2009-08-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri la kormuskolo

kaj tagojn poste

    kaj tagojn poste
    kun pli densa purpuro
    farbito floras

Publikigita je 2009-08-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri kaj tagojn poste

flama ĉielo

    flama ĉielo —
    laŭte nun pacdeklaro
    el Nagasako

Publikigita je 2009-08-09Kategorioj HajkoLasi komenton pri flama ĉielo

balonpumpilo

    balonpumpilo
    helpas al juna korpo
    kaj ĝin katenas

Publikigita je 2009-08-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri balonpumpilo

ekas aŭtuno

    ekas aŭtuno —
    aldone al kutimaj,
    pumpaj korbatoj

*****
Laŭ la japana malnova kalendaro (luna kalendaro) hodiaŭ estas la unua tago de aŭtuno.

Publikigita je 2009-08-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri ekas aŭtuno

melia stumpo

    melia stumpo
    brutale forhakita —
    Tag’ Hiroŝima

*****
Mi estas ege ŝokita pro tio, ke oni forhakis la melion kaj la sakurojn en la hospitalo proksima de mia domo. Mi tre ŝatis la arbojn dum dekoj da jaroj.

Publikigita je 2009-08-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri melia stumpo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 25 Paĝo 26 Paĝo 27 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress