Floras la melio

paniklo de melio

Lastmonate mi skribis pri novaj folioj de melio. Temas pri la arbo, kiu staras en la tereno de la hospitalo proksima de mia domo.

Nun la melio portas paniklojn da helviolaj 5-petalaj floretoj. Ĝi ne estas tiel okulfrape bela, sed konvenas al frusomera freŝa atmosfero.
[Melia azedarach L.]

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *