Modifi tekstaranĝan dosieron

Ekzistas du malfacilaĵoj, kiam oni parolas en esperanto pri komputilaj temoj.
1. Nocioj priparolataj estas novaj kaj ne konataj al plimulto.
2. Ne ekzistas aŭ ne disvastiĝas esperanta esprimo por la nocioj.

Por solvi la problemon troviĝas nur unu rimedo. Tio estas, ke oni unue trovu konvenan esprimon, eĉ se ĝi ne estas pli bona, kaj due praktiku ĝin. Ju pli multaj estas dokumentoj en esperanto, des pli certa iĝas la esprimo.

Nu, ekde hieraŭ mi iom post iom modifadas la tekstaranĝan doiseron (angle: stylesheet) de tiu ĉi blogo.
Mi ŝanĝis kolorojn de la fono kaj literoj. kaj pligrandigis literojn, ĉar la antaŭpreparita litergrandeco estis tro malgranda por miaj okuloj.

*****
Mi rememoris la retejon de Sergio Pokrovskij. Temas pri ” Komputada Leksikono“.
http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html

Mi konsultis la leksikonon kaj tovis la teminon “stilfolio” por la angla “style sheet”.

2 pensoj pri “Modifi tekstaranĝan dosieron”

  1. Laŭ mi, oni kutimas diri “stil-folio”, do precize kiel en la angla. “Tekst-aranĝa dosiero” sonas kiel klarigo, ne kiel termino. Sed eble mi eraras.

  2. Dankon pro via komento! Mi trovis subtenon al la termino “stil-folio”. Mi uzos ĝin de nun.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *