Desegnado

Ĉi-jare mi partoprenas en elementa kurso de pentrado, kiun organizis mia urbo. Mi deziras lerni pentrarton. Unuafoje mi prenis karbokrajonon, kiu estis tre malpeza kompare kun ordinara krajono el ligno kaj grafito. Neatendite estis amuze desegni diversspecajn liniojn per karbokrajono. Dense nigrajn, maldense grizajn, dikajn, maldikajn, longe rektajn, kurbajn, zigzagajn, cirklajn ktp ktp.
Plej malfacile estas desegni longan rektlinion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *