Lavi vivon

Mi deziras viziti ripozlokon kaj lavi la vivon.

Kiel oni komprenas la supran frazon? “Lavi vivon” estas japanlingva parolturno por esprimi “distri kaj refreŝigi sin sen ĉiutagaj penoj”.
En Esperanto oni diras, “Kiam kato promenas, la musoj festenas.” aŭ “Mastro en vojo, servantoj en ĝojo.” Tiuokaze japanoj diras, “Dum demono forestas, lavu la vivon.”

Unu penso pri “Lavi vivon”

  1. Ej! Bela esprimo! Tre ŝatinda… Mi uzu ĝin ankaŭ franclingve…
    Trovi en si ripozon kaj vojon al paco… forbalai pezaĵojn ĉiutagajn, devojn kaj sindevigojn.. liberigi sin for de neceso..

    Hodiaŭ, for de la laborloko, ripoztage, mi lavu la vivon vagante en la blogo vastalta…

    mi lavu la vivon en atmosfero akvosfera..

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *