Kasperski pli bone ol Norton

Mi aĉetis novan surtablan komputilon por anstataŭigi la malnovan surtablan komputilon, kiu fariĝis malstabila (mi ja suspektas baldaŭan difektiĝon). En la nova komputilo oni anticipe preparis la kontraŭvirusan programon (provaĵo) de Norton. Post unutaga uzado mi trovis, ke ĝi ja senteble malrapidigas funkciadon de la komputilo. Mi jam forigis ĝin el mia nova komputilo kaj anstataŭe instalis provaĵon de Kasperski. Tiu ĉi ne tiel malrapidigas la komputilon.
Kapperski funkcias pli bone ol Norton, nunmomente mi konkludas.

2 pensoj pri “Kasperski pli bone ol Norton”

  1. Ankaux mi uzas Kasperski. Jes, gxi estas bone funkcias. Tamen la funkcio pri kontrauxspamo ne estas bone. Eble tiu funkcio ne estas korekte arangxita por 2 byte literoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *