Nia universo

Scienco progresas jaron post jaro. Kiam mi estis knabo, mi entuziasme legis popularsciencajn librojn pri la ekspansio de la universo kaj la praeksplodo. Poste kosmofizikistoj proponis la teorion pri la kosma inflacio. Astronomoj malkovris la grandskalan strukturon de la universo, en kiu galaksioj distribuiĝas kvazaŭ grandega ŝaŭmo kun grandaj malplenaĵoj. Kaj ili ekparolis pri nevidebla “malluma materio”, kiu okupas 90 procentojn de la maso de nia universo. Post novaj malkovroj ja sinsekve aperas novaj enigmoj.

Penso pri “Nia universo”

  1. Fine de la 19a jarcento, estis ĝenerala sento (almenaŭ en Britio kaj Usono), ke malgraŭ problemoj kernaj kaj gravaj (oni ne komprenis ekzemple elektromagnetan radiadon), la elementoj de la fizika scienco estas en kontentiga stato kaj sur la ĝusta vojo.

    Fine de la 20a jarcento, kun sia multe pli forta ligo inter la fiziko kaj la kosmologio, ŝajnis ke ĉiujn du, tri jarojn okazis fundamenta baza retakso. Samtempe la homa konscio fariĝis konsiderinda faktoro; kaj nun estas filozofia skolo (la t.n. “nov-misterianoj”; la brito Colin McGinn estas la plej bone konata), kiu pretas aserti, ke ni neniam tute komprenos la homan konscion.

    Kaj, kompreneble, tio signifas, ke ni neniam tute komprenos la universon.

    (Mi mencias la nov-misterianojn precipe pro tio, ke la lingvisto Noam Chomsky ŝajne “aliĝis” al tiu skolo.)

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *