Horizonto

Estas iu japana hajkisto. Li iam diskutis kun usonano, instruisto de la angla lingvo, pri tio, ĉu imago de horizonto estas rekta linio aŭ kurba linio. Li asertis, ke la imago de horizonto estas kurba linio, ĉar tio ĝuste pruvas ke la tero estas globo. Sed la usonano asertis, ke memevidente ĝi estas rekta linio.
Rekonsiderante mian imagon pri horizonto, mi devas konfesi, ke mia imago ne estas fiksa. Se mi desegnos bildon, mi prezentos horizonton per rekta linio. Sed mi samtempe emas konsenti al la argumento de la hajkisto.

Unu penso pri “Horizonto”

  1. Ili pravas ambaŭ, la usonano, ĉar dum lia militservo, li estis aviadisto kies horizonto estas rekta, kaj hajkisto ankaŭ pravas se li verkas laŭborde de la maro, kaj por mi la horizonto estas tute zigzaga, loĝante je la piedo de montaro.

Lasi respondon al roger Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *