Rudbekio

rudbekioNuntempe oni importas multajn florspecojn el diversaj eksterlandoj al Japanio.
Rudbekio estas komuna nomo de unu-, du- kaj plurjaraj herboj de la genro Rudbeckia el asteracoj. Ĉ. 15 specioj estas indiĝenaj en Norda Ameriko. Oni importis ilin por ornami ĝardenon antaŭ pli ol duonjarcento.
Rudbekion karakterizas relative granda kapitulo kun flavaj aŭ ruĝe brunaj langetfloroj (= ĉirkaŭfloroj) kaj nigre brunaj tubetfloroj (= mezfloroj).
Ili estas tre fortaj herboj. Iuj el plurjaraj specioj kreskas sovaĝe en japanaj kampoj.

Unu penso pri “Rudbekio”

  1. ankaŭ mi ŝatas tiujn plurjarajn florojn, kiam mi loĝis pli norde tiuj floroj randis la aleojn de la ĝardeno (speco: india somero) kiu havas nigran centron, kaj petalo duone flava duone oranĝa. bedaŭrinde en mia nuna loĝregiono la tero tro rapide sekiĝas, kaj mi ne ŝatas tro akvumi per trinkebla akvo.

Lasi respondon al roger Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *