Lingvo estas …

Fojfoje oni miskomprenas, ke la lingvo estas gramatiko kaj vortaro. Sed esence la lingvo estas skribita teksto kaj eldirita parolo.
Zamenhof en sia iniciato de la Lingvo Internacia preparis nur koncizajn gramatikon kaj vortaron. Li neniam verkis plenan gramatikon nek kompilis plenan vortaron. Sed aliflanke li energie tradukis multajn literaturaĵojn al Esperanto.
Kiam la lingvo influas la mondon, ĝi faras tion ne per gramatiko nek per vortaro, sed per skribita teksto kaj per eldirita parolo. Por ke Esperanto estu influhava en la mondo, ni ne forgesu ĉi tion.

3 pensoj pri “Lingvo estas …”

  1. Certe ja, lingvo estas ĉiutaga kreaĵo, interparoloj, legaĵoj. Ĝi estas niaj leteroj, blogoj..
    Plu esperantumu per viaj diroj pri Japanio, por ni okcidentanoj.. Tio multe pli valoras ol nelegitaj diskutoj kaj disputoj pri la seriozeco kaj vivkapablo de tiu ‘aĉa arterfarita lingvo’…
    Lingvo estas io,ĝi ĉiutage renaskiĝas..ĝi ne estas priskribo..
    Gramatikumante ni ne uzas la lingvon kaj ne favoras ties pluvivon.

    Ivo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *