Blankmakula papilio

blankmakula papilioMalantaŭ la hospitalo, kie mi fojfoje preteriras, troviĝas malgranda sanktejo ĉirkaŭita de deko da arboj. Kiam mi vizitis ĝin promene, mi vidis kelkajn papiliojn. Jen estas foto de unu el ili, kiun mi sukcese fotis.
Ĝi estas pli granda ol brasikpapilio (pierido), sed malpli granda ol hirundovostulo (papiliono). Ĝin karakterizas blankaj makuloj sur nigraj flugiloj. Ĝi havas ruĝajn facetokulojn kaj flavruĝan rostron.
La papilio nomiĝas latine Hestina japonica, specio el la familio nimfalisedoj (Nymphalidae). En la japana oni nomas ĝin “gomadara-ĉoo (胡麻斑蝶 aŭ 碁斑蝶)”, t.e. “sezamo- makulo- papilio” aŭ “goo- makulo- papilio”. Do, mi nomu ĝin blankmakula papilio.

5 pensoj pri “Blankmakula papilio”

  1. mi jam vidis similajn belajn papiliojn,sed bluo anstataŭas blankon, kiuj kutime fekundigas florojn de lavendo, sed mi ne konas ilian veran nomon la familio (Nymphalidae) estas tro vasta.

  2. Milda artikolo!
    Bona fakto, ke en la mondo ankoraŭ estas homoj kapablaj observi la belecojn de la Naturo. Gratulon!
    Mi trovis vian blogon serĉe de la vorto “goo”, rilate la mirinda tabulludo el Ĉinio (weiĉi por ĉinoj, baduk por koreoj). Kiel mi scias goludo estas tre populara en Japanio. Mi, kvankam mi estas brazilano, estas avida ludanto de Goo. Ĉu Vi?
    Kompreneble goludo ankaŭ estas k nigra, k blankmakula, ĉu ne?

    Elkorajn salutojn!

  3. Mi ĝojas pro viaj komplimentoj. 🙂

    Ursido, jes, mi mem faris la foton. Mi ŝatas foti vivaĵetojn.

    Reinaldo, mi iom ludas goon. sed nur malofte.

Lasi respondon al roger Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *