Transa grasacido

Vendrede en Kalifornio, Usono, estis aprobita nova leĝo, kiu malpermesas uzon de margarino kaj aliaj grasoj kaj oleoj, kiuj inkludas transajn grasacidojn.
Transa grasacido estas, pli precize, trans-tipa nesaturita grasacido, kiu estiĝas en fabrikado de hidrogenizitaj grasoj kaj oleoj. Medicinistoj averats, ke multe da transaj grasacidoj en homa korpo altigas danĝeron de ateriosklerozo (malmoliĝo de aterio) kaj aliaj malsanoj.
Ĝenerale Japanio postkuras Usonon kun malfruiĝo de kelke da jaroj. Do, kio okazos al mia margarino, kiun mi manĝas kun rostita panpeco ĉiumatene?

2 pensoj pri “Transa grasacido”

  1. Oni ŝanĝos la recepton de la margarino, sed la gusto restos preskaŭ same. Tiel okazis en aliaj landoj antaŭ kelkaj jaroj, kiam oni konstatis, ke tiuj parte hidrogenitaj vegetaĵaj grasoj estas malsanigaj.

    Tamen, mi tute ne scias, kiel oni anstataŭigis la solidigan efikon de tiuj grasoj.

  2. De longtempe mi aĉetas sen hidrogenitaj grasoj margarinon, kiun mi uzas por kuiradi, por ŝmiri panon mi preferas buteron, ĝi pli gustas.
    Kiam mi devas friti viandon mi uzas olivoleon kiu pli bone rezistas al varmo, kaj bona olvioleo ne entenas malbonaĵojn.

    La emulsiaĵo de tiu margarino estas soja- sunflora “lecitino” (greka vorto kiu signifas flavaĵo de ovo)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *