Ekonomio

Japanaj amaskomunikiloj raportas, ke rompiĝis la Doha ciklo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). Dum japanaj agrikulturistoj, kiuj deziras protekti enlandan produktadon, retrankviliĝas pro malsukceso de la intertrakto, aliflanke japanaj fabrikistoj, kiuj deziras plifaciligi vendadon al evolulandoj, malesperiĝas pro stagno de libera komerco.
Ĉiuj membrolandoj de MOK estas malkontentaj pro la malsukceso, tamen ili ne atingas interkonsenton. Al mi estas tre komplika la ekonomia sistemo.

2 pensoj pri “Ekonomio”

  1. Oni ne povas kontenti ĉiujn samtempe, dependas de la premgrupo-fortoj, en riĉaj landoj la kultivistoj multe premas, kaj en malriĉaj landoj ili suferas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *