Aberacio malbonvena

“… iuj oficiale postulis, ke tiu aberacio aperu en la EU-konstitucio …” (el MONATO)

Leginte tiun linion, unue mi ne povis kapti la sencon. La Plena Vortaro (1934) registris la vorton “aberacio” kiel fakvorton de astronomio kaj optiko. Kaj PIV (1970) plivastigis ĝian sencon al anatomia kaj medicina kampoj. Tamen laŭ PIV kaj NPIV (2002, 2005) ĝi restas fakvorto en klare difinitaj kampoj. Tion ĉi subtenas ankaŭ Esperanto-Angla Vortaro de Butler (1967), Esperanto-Germana Vortaro de Krause (1999), Esperanto-Japana Vortaro (2006) ktp.
Konsultinte kelkajn vortarojn de Angla-Japana, Franca-Japana ktp, mi eksciis, ke la angla-franca vorto aberration havas ankaŭ komunuzan signifon de “eksternormala ago, devojiĝo”. Eble eŭroplingvanoj ne sentas problemon en la citita frazo. Por ili la afero estus simpla aplikado de ia komuna vortaro de eŭropaj lingvoj.
Sed por mi, japano, la problemo estas grava. Japanoj devas lerni ĉiujn vortojn de Esperanto kun ĉiuj difinoj. Do, se ni japanoj volas majstri Esperanton, ni nepre bezonas helpon de vortaroj. Laŭ mia starpunkto la uzo de aberacio kun ekstervortara senco estas malbonvena.

4 pensoj pri “Aberacio malbonvena”

  1. Ja, mi samopinias. Homoj kiel mi, kies denaska lingvo estas latinida (hispana), foje misuzas Esperanton. Nin facile trompas vortoj kies troa simileco en formo (kiujn oni nomas “falsaj amikoj”) aŭ en parto de signifo (kiel “aberacio”), faras ke ni supozu ke ĝia signifo en Esperanto estas egala kaj samampleksa ol ĝia signifo en niaj latinidaj lingvoj. Ni devas zorgi pri nia uzado de vortoj kontrolante per Esperanta vortarlibro.

  2. “aberratio” latina vorto, “aberration” en la angla kaj la franca lingvo, la unua difino en Piv tute similas kaj en figura senco “eraro pri juĝado” sed se tio ne rilatas al astro, esperante oni ne devas traduki tiun vorton “aberration” per aberacio sed per (kontraŭlogika …, nesenca …, aŭ nenormala …), tio dependas de la konteksto, Esperanto estas facila lingvo sufiĉas preni latinajn vortojn kaj postmeti O-finaĵon………. Iu diris ke Esperanto estas la moderna Itala, estas vere por la musiko…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *