Aberacio malbonvena (sekvo)

Mi dankas legantojn pro la kuraĝigaj komentoj al la antaŭa artikolo (ĉi tie).
Sed fakte restas problemoj. Pluraj vortaroj jam plivastigis la sencon de “aberacio” ekster fakaj kampoj.
Angla-Esperanta Vortaro de Benson (CEED, 1995) difinas jene:

aberration, aberrance, (gen), aberacio; have (show) aberration, ~i [int]; aberrant ~a

Ĉi tie “gen” estas mallongigo de “ĝenerala uzado; la traduko validas por ĉiuj sencoj de la angla vorto”.
Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) aldonas la kvaran sencon de “aberacio” jene:

4. (komune) Deflankiĝo disde la normala stato.

La vortumo estas tute sama al tiu de PIV & NPIV, sed ReVo difinas ĝin kiel komunan uzon, dum PIV & NPIV difinas ĝin kiel medicinan fakan uzon.
Mi esperas, ke la difino de CEED estu ignorata, kaj ke la difino de ReVo estu reviziita plej baldaŭ.

2 pensoj pri “Aberacio malbonvena (sekvo)”

  1. la figura senco de la latina “aberratio” kiun france oni pli uzas ol la origina senco, ne devas esti tradukita per aberacio sed laŭ iu “franca esperanta vortaro” per juĝdeflangiĝo (eraro), do aberacio ne konvenas en teksto kiu ne rilatas al astroj.

  2. Multaj aferoj en CEED estas ignorindaj. Surprizas min vidi ke oni ankoraŭ citas CEED-n kvazaŭ ĝi estas kontrolinda fonto. Mi ek-supozis ke ĝi ne estas fidinda kiam mi rimarkis ke ĝi havas tutan sekcion pri novaj vortoj kiujn la aŭtoro mem kreis!

Lasi respondon al Jakobo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *