Ĉambrinfano

el “Rakontoj de Toono”:

En longe ekzistanta domo fojfoje loĝas la dio “ĉambrinfano”. Tiu ĉi dio estas plej ofte knabo ĉirkaŭ 12- aŭ 13-jaraĝa. Li aperigas sian figuron de tempo al tempo.
En la domo de s-ro Imabuĉi en la vilaĝo Cuĉibuĉi, lia filino, kiu okaze estis hejme pro feriado, estis surprizita de ĉambrinfano sur la koridoro. Tiu ĉi estis ja knabo.
Ĉe s-ro Sasaki en la sama vilaĝo, kiam lia patrino kudris sola, ŝi aŭdis susuradon de papero en la apuda ĉambro. Tiu ĉi ĉambro estis de ŝia edzo, kiu tiam estis for al Tokio. Ŝi suspektis la bruon kaj malfermis la pordon, sed ŝi vidis neniun figuron. Post kelka tempo ŝi aŭdis ankaŭ nazajn spirbruojn. “Do estas ĉambrinfano!” ŝi pensis. La onidiro, ke en la domo loĝas ĉambrinfano, estis fame konata jam delonge.
Oni diras, ke la domo, en kiu loĝas ĉambrinfano, multe prosperas nobla kaj riĉa.

*rakontis SASAKI Kjooseki
*registris JANAGITA Kunio
*(libere) tradukis Vastalto

Rakontoj de Toono

JANAGITA Kunio [柳田國男/YANAGITA Kunio] (1875-1962) estas konata folkloristo kaj verkisto. Lia ĉefverko “Rakontoj de Toono [遠野物語/Toono-monogatari]” (eld. 1910) estas kolekto de popolrakontoj hereditaj en la regiono Toono de la Nordorienta Japanio. En ĝi aperas multaj figuroj karakterizantaj la japanan folkloron: tenguo, kapao, ĉambrinfano ktp.
La aŭtoro estas konata ankaŭ kiel esperanto-subtenanto, kiu agadis por Esperanto kune kun NITOBE Inazoo [新渡戸稲造/NITOBE Inazō] en la Ligo de Nacioj (1921-1922). Li estis unu el la unuaj estraranoj de la Japana Esperanto-Instituto en 1926.

Japana Kroniko Vol.2

Japana Kroniko Vol.2La Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta publikigis la duan volumon de la Japana Kroniko esperantigita de NOHARA Kjuuiĉi en 1936. Tiu ĉi volumo traktas historiojn de laŭvicaj tennooj, japanaj imperiestroj, ekde Suizei ĝis Oozin, kelkaj el kiuj fakte estas legendaj figuroj, kiuj pontas de la Mitoj al la ekzistintaj imperiestroj.
La libro estas legebla ĉe: https://www.vastalto.com/librejo/

El la Registro de Antikvaj Eventoj

Jen mi prove tradukis la komencajn liniojn de la Registro de Antikvaj Eventoj [古事記/Koĵiki], japana malnova mitologia kaj historia libro eldonita en la jaro 712.

Kiam la Ĉielo kaj la Tero komenciĝis, en la Altĉiela Ebenaĵo estiĝis la dio nomata Amenominakanuŝo, sekvante la dio Takamimusuho, sekvante la dio Kamimusuho. Ĉi tiuj tri dioj estis solkompletaj dioj kaj sin kaŝis.
Poste, kiam la tero estis juna kaj simila al flosanta oleo aŭ drivanta meduzo, el tia kreskaĵo kiel ĝermanta fragmito estiĝis la dio nomata Umaŝiaŝikabihikoĝo, sekvante la dio Amenotokotaĉo. Ankaŭ ĉi tiuj du dioj estis solkompletaj dioj kaj sin kaŝis.
La supraj kvin dioj estis apartaj ĉielaj dioj.
Sekvante estiĝis la dio nomata Kuninotokotaĉo, sekvante la dio Tojokumono. Ankaŭ ĉi tiuj du dioj estis solkompletaj dioj kaj sin kaŝis.
Sekvante estiĝis la dio nomata Uhiĝino, sekvante la diino Suhiĉino. Sekvante estiĝis la dio Cunogujo, sekvante la diino Ikugujo. Sekvante estiĝis la dio Ootonoĝo, sekvante la diino Ootonobo. Sekvante estiĝis la dio Omodaro, sekvante la diino Ajakaŝikono. Sekvante estiĝis la dio Izanago, sekvante la diino Izanamo. La supraj dioj ekde Kuninotokotaĉo ĝis Izanamo estas tiel nomata la sep diaj generacioj.

Oni sciu, ke en Japanio ekzistis kaj ekzistas tre multaj dioj.

Fragmento

Fluanta rivero iradas senhalte, kaj ĝia akvo ne estas tiu de hieraŭ. Ŝaŭmeroj en stagnejo, unuj malaperinte, aliaj ekaperinte, neniam estis longe stabilaj. Tiel same estas ankaŭ homoj kaj loĝejoj en la mondo.

Tio ĉi estas komencaj linioj de la eseo “Hooĝooki [方丈記/Hōjōki]” verkita de Kamo-no Ĉoomei [鴨長明/Kamo no Chōmei] (1155-1216), japana poeto kaj eseisto. Tiujn komencajn liniojn (kaj nur tiujn) scias plejmulto de japanoj, ĉar ni lernas ĝin en lernejaj horoj pri la japanaj klasikaĵoj.

Sonĝoj en Dek Noktoj

Sonĝo havas ial allogan proprecon. Sonĝo falsas realan vivon kaj sonĝanto fojfoje rimarkas la falsadon, tamen tiu ofte ĝuas la falsadon mem.
En sonĝo aperas iu situacio simila al la reala vivo sed subtile tordita. Tiu subtila malakordo kun la reala vivo allogas homojn al la mondo de sonĝo.
NACUME Sooseki [夏目漱石/NATUME Sôseki] (1867-1916) verkis la rakonton “Sonĝoj en Dek Noktoj”, kolekto de dek mallongaj rakontetoj. Ĝi estas tradukita en Esperanto antaŭ pli ol 60 jaroj. Nun mi enkomputiligas ĝin. Baldaŭ oni povos legi ĝin en la reto.

Arseno Lupeno

Mi trovis, ke oni esperantigis la nomon Arsène Lupin al Arseno Lupeno en Vikipedio (ĉi tie). Do, ne Lupino sed Lupeno. Verŝajne oni preferis imiti elparolon ol imiti skribon.
Cetere mi eksciis, ke la tuta tekstaro de la aventuroj de Arseno Lupeno jam estis enretigita (ĉi tie). Sed ege bedaŭride ĝi estas en la franca lingvo. Mi ne scipovas la francan. Pri ĉi tiu afero mi ja envias franclingvanojn.

Diveno per tagsonĝo

Homoj sopiras al tio, kion ili ne posedas. Pro tio oni ŝatas supernaturajn povojn.
Mi legis romanon, en kiu juna ĉefrolulo kapablas diveni petitan serĉaĵon en tagsonĝo. Li kapablas ankaŭ vidi estontecon kaj pasintecon en sia tagsonĝo. Iun tagon altrangulo vizitis lin kaj petis de li sonĝodivenon. Tiam komenciĝis lia aventuro.
La libro (en la japana) estis bona misteraĵo, kiun mi ĝuis kaj ellegis en du tagoj.