Kvinpinta farbito

kvinpinta farbitoAnkaŭ ĉi-somere mia edzino semis farbitojn. Unu portas relative malgrandajn florojn kun ruĝeta koloro. Unuavide mi neglektis ilin.
Sed ŝi emfazis, ke ĝi estas ja kvinpinta floro. Nur rigardante ĉi tiun foton, kiun mi fotis por mia blogo, mi rimarkis ĝian unikan formon. Ordinare farbita floro havas rondan funelforman korolon (ĉi tie). Tamen tiu ĉi havas kvinpintan funelforman korolon. Certe estas aprezinda floro.
farbito: Ipomoea nil, specio el konvolvulacoj, volviĝanta unujara herbo kun multaj kultivoformoj.

2 pensoj pri “Kvinpinta farbito”

Lasi respondon al YAGI Takeshi Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *