La kulpulo trovita

raŭpo sur farbitoMi trovis la kulpulon! (legu ĉi tie) Jen estas raŭpo longa je ĉ. 1 cm. Ĝi rampas sur la petalo de farbito, manĝas tiun ĉi kaj boras truetojn tie kaj ĉi tie.
Raŭpo estas larvo de papilio. Mi konsultis kelkajn retpaĝojn, sed ne povis identigi ĝin kun iu specio.
Mi volas scii, kia papilio, eble noktopapilio, la raŭpo fariĝos. Tial mi lasis ĝin tie.

3 pensoj pri “La kulpulo trovita”

  1. Aperas papilion-insektido en mia ĝardeneto ( ligilo supera). Ĝi avide manĝas la folion de citrono, kvazaŭ nudigas la arbeton.

    Do, mi havas demandon. Kion oni diras en Esperanto, la etapoj de insektido por elŝeliĝo? En japanio oni diras 1a ‘REI’, 2a ‘REI’….

  2. Laŭ la Biologia Vortaro de Iwanami [Iŭanami] ĝi nomiĝas “(larval) instar, stadium, age” en la angla, “stade (larvaire)” en la franca, “Stadium, Larvenstadium” en la gemana kaj “(личиночная) стадия” en la rusa. Do ni povas diri “larva stadio” aŭ “larvostadio”.
    Bv. vidu ankaŭ la retpaĝon (silkraŭpo en Vikipedio):
    http://eo.wikipedia.org/wiki/Silkra%C5%ADpo
    Kaj plie mi trovis kelkajn uzekzemolojn en la reto per kukolo. Provu ĉi tie:
    http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm

Lasi respondon al Yagi Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *