Kondolence

La 11-an de oktobro forpasis s-ro ONO Takao (taon) pro stomaka kancero.
Li estis konata japana esperantisto, komputilisto kaj muzikisto. Lia retpaĝo estas ĉi tie.
Mi konatiĝis kun li en 1995 per lia retletero, kiu proponis projekton pri elektronika vortaro. Post interŝanĝoj de kelkaj retleteroj mi kaj li komencis Dentan-projekton, kiu celas kompili kaj publikigi elektronikan vortoliston Esperanto-Japanan, kiu enhavas ĉiujn kapvortojn de PIV. Tiutempe en Japanio la interreto estis maloftaĵo. Ekzistis pluraj fermitaj komunikretoj de personaj komputiloj. Retpoŝtaj sistemoj de tiuj komunikretoj apenaŭ komencis interligiĝi per mallarĝaj kanaloj. Multaj esperantistoj eĉ ne havis retkonekton. En tia situacio li ne nur retmesaĝis sed ankaŭ telefonis, telefaksis, paperpoŝtis kaj disdonis flugfoliojn por diskonigi nian projekton kaj por kolekti kunlaborantojn. Kiel la direktoro de la projekto li disdividis laboron, kuraĝigis la kunlaborantojn kaj faris multajn servojn por faciligi la laborojn. Li estis lerta kunordiganto de la projekto. Dank’al lia persista servo dudeko da kunlaborantoj povis finpretigi la vortoliston post unu kaj duono da jaroj da kunlaborado. (La Plena Elektronika Vorto-Listo Esperanto-Japana estas ĉi tie.)
Mi nun tre bedaŭras, ke mi ne havis ŝancon interparoli kun li vidalvide dum tiuj ĉi jaroj.
Mi funebras kaj kondolencas liajn familianojn pro lia forpaso. Restu paca lia animo!

3 pensoj pri “Kondolence”

  1. Miajn plej sincerajn kondolencojn al liaj familianoj, amikoj kaj ĉiuj japanaj esperantistoj. Mi elkore deziras pacon por lia spirito kaj sukceson por ĉiuj japanaj esperantistoj.

  2. La Mondo de esperanto-muziko estas tre afliktita pro la malapero de nia artisto kaj amiko Taon kiu gvidis dum multaj jaroj La Mevo.
    Retos por ĉiam en esperantujo liajn verkojn.
    Ni invitas tiujn kiuj volas malkovri la muzikeman faceton de Taon por viziti la artikolon publikigita en la blogo de Vinilkosmo ĉe Ipernitio http://www.ipernity.com/blog/39007/100040
    Plej kondolence
    Flo !
    EUROKKA kaj Vinilkosmo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *