Esperantigo de propraj nomoj

Mi trovis jenajn vortojn de William Auld [ŭiljam old] en la antaŭvortoj de “La ĉashundo de la Baskerviloj” (ĉi tie), konata krimromano de Konano Dojlo [Conan Doyle]. La tradukinto asertis en la komenco de la teksto:

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.

PRAVE kaj BRAVE!
Mi plenkore subtenas la tradukinton. Mi do sekvu lin pri esperantigo de propraj nomoj. Sed tamen mi ege bedaŭras, ke li ne publike montris esperantigon de sia propra nomo.
Ĉu oni scias, en kia esperantigita formo li sin nomis?

8 pensoj pri “Esperantigo de propraj nomoj”

  1. unu de la ple bona tradukitaj libroj, por mi, laŭ mi, estas LA FREMDULO, eldonita de SAT… oni Esperantigis nomojn…

    Bonŝance por mi, mia nomo finigas Oe (Alejandro / Jubilo)

  2. jes oni povas esperantigi nomojn kiam estas realigeble, la mia kiu interesas neniun estas facile esperantigebla, la persona nomo estas en PIV, kaj la familia fonetike (por mi) estas arsen, kiam miaj samlandanoj aŭdas mian nomon ili skribas arsene, sed mi opinias ke multaj propaj, familiaj nomoj ne povas esti korekte esperantigitaj, ĉar en Esperanto mankas multe da sonoj, kaj diftongoj ne ekzistas, rigardu la internacian fonetikan alfabeton!!!! Ĉu Jubilo nomiĝas Alejandro aŭ Aleksandro (esperante)? “Aleksandro” permesas vortludon

  3. Kaj mi ankaŭ subtenas, eĉ se esperantigitaj nomoj kelkfoje ŝajnas al mi iomete… artefaritaj.
    Plie, mia nomo estas france Raymond, kaj oni ofte esperantigas per “Rajmondo” (kelkfoje Rajmundo?), sed la sonoj de Raymond estas tute malsamaj ol Raymondo. Eble “Remo” estas pli simila… Malfacilaj estas tiuj propraj nomoj, sinjoro Zamenhofo…

  4. Jes, tre interese. Mi scias ke William Auld mem uzis la esperantigon Vilĉjo por William. Ĉar lia familia nomo ‘Auld’ signifas ‘maljuna’/’malnova’ en la skota lingvo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Skota_lingvo) li ofte ŝerce uzis la nomon Vilĉjo Oldulo.

    Mia persona nomo en la angla lingvo estas la plantnomo ‘Heather’ kiu en Esperanto estas Erika (http://eo.wikipedia.org/wiki/Erikacoj). Kiel juna infano, mi nomiĝis Eriketo en Esperantio kaj, do, reprenis tiun nomon por mia blogado.

  5. Iam cirkulis en niaj rondoj anekdoto pri okazaĵo en internacia kongreso, kie pluraj kongresanoj malkovris, ke ili ĉiuj venis el sama urbo: Novkastelo.

    Nur post klarigoj evidentiĝis, ke ili venis respektive el Chateauneuf (Francio), Neuchatel (Svisio), Newcastle (Britio), Neuburg (Germanio), Castelnuovo (Italio), Castelnuevo (Hispanio) k.s.

    🙂

  6. Mi pensas, ke la nomoj rekte apartenas al la personoj. Mi ekzemple, identigas min kun la nomo László, sed la diversaj naciaj tradukoj kiel Leslie, Vjaĉeslav, Vladjislav ktp. estas tute fremdaj por mi. Sed se la angla, slava, rusa ktp. formoj estas malakceptitaj, oni devas fari sammaniere ankaŭ pri Ladislao…

    Mi do protestas kontraŭ la masakrado de mia nomo 🙂

    Cetere pri la temo estas tre interesa artikolo “Kio estas mia nomo” verkita de Aldo de’ Giorgi, trovebla ĉe http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-066.htm . Mi opinias ĝin leginda.

  7. > ke ili ĉiuj venis el sama urbo: Novkastelo.

    Amuze! Nu, nepre aldonu al ili la japanan urbon ”Ŝinŝiro [新城/Shinshiro]” (ŝin=nova, ŝiro=kastelo), kie okazis la unua monda pintkunveno de Novkasteloj. (ĉi tie, en la japana Vikipedio) 🙂

Lasi respondon al roger Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *