Malvarme

Mi sentis neatenditan malvarmecon hodiaŭ. Ĝis antaŭhieraŭ la maksimumaj temperaturoj superis almenaŭ 20 celsigradojn. Sed hieraŭ estis 19,4 gradoj maksimume kaj hodiaŭ estis 16,9 gradoj maksimume. Tiu ĉi estas normala valoro de meza tagdeko de novembro en mia regiono.
Ekde hieraŭ mi aldone portas veŝton el alpako, kiun mi ricevis kiel vojaĝmemoraĵo el Peruo. Ĝi bone taŭgas kontraŭ la nuna malvarmeco.

Unu penso pri “Malvarme”

  1. Vi loĝas en milda regiono. 17 gradoj estas bona temperaturo por ankoraŭ promeni Tĉemize, lastan semajnon la temperaturo atingis preskaŭ 23°C kaj hodiaŭ matene (29-an) maksimume 6, eble morgaŭ frotos kaj neĝos. Kutime, la 01-an de Novembro multajn personoj florumas tombojn, kaj ofte la floroj frostiĝas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *