Nacia Muzeo de Kiuŝuo

Nacia Muzeo de KiuŝuoLa Nacia Muzeo de Kiuŝuo estas granda konstruaĵo kun la ortangula areo de 160m longa kaj 80m larĝa, kaj kun la alto de 36 m (5 etaĝoj), en kiu oni facile enmetus internacian futbalejon. Imagu, kion vi sentos, kiam vi staros tuj apud tiel giganta konstruaĵo. Ŝajne vi sentos premitecon, kvazaŭ vi estos subpremata de grandega betonmaso.
Sed la muzeo neniel donas tian premitecon al ni. Ĉar oni tegis la tutan flankon per vitraj platoj, kiuj respegulas la ĉirkaŭaĵojn. Kiam mi frontas al la konstruaĵo, mi vidas, kvazaŭ ĝi mergiĝas en la ĉirkaŭa naturo. Estas ja bela vidindaĵo!

2 pensoj pri “Nacia Muzeo de Kiuŝuo”

  1. Oni ekspozicias diversajn historiajn objektojn ĉefe el Japanio. Sed ankaŭ el najbaraj landoj. Dum ĉi tiuj monatoj oni okazigas specialan ekspozicion pri Sugaŭara no Miĉizane (ĉi tie).

Lasi respondon al ::jubilo::haku:: Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *