Pafmortigo en Haloveno

12-jara knabo estis pafmortigita en Halovena vespero en Sud-Karolino, Usono. Por peti kukojn de Haloveno li vizitis iun domon, kies loĝanto pafis ĉ. 30 kuglojn per maŝinfusilo. Vundiĝis ankaŭ la patro kaj frato de la knabo. La mortiginto, 22-jara viro, estis arestita kaj akuzita pro murdo.
Tiu ĉi afero tuj rememorigas min pri la japana mezlernejano (tiutempe 16-jara) pafmortigita same en Halovena vespero en Luiziano, Usono en 1992. Kiomfoje plu ripetiĝos sama tragedio kaŭzita de pafiloj?

Unu penso pri “Pafmortigo en Haloveno”

  1. Mi ne scias kion pensi pri homoj kiuj tenas en la maldekstra mano biblon, kaj en la dekstra fusilon…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *