Poŝtmarkoj

Hodiaŭ mi sendis kelkajn fotojn al mia patrino per paperpoŝto. Mi fotis per cifereca fotilo kaj presis per mia komputilo. Mi enmetis la fotojn en koverton, sur kiu mi algluis poŝtmarkojn.
Mi rimarkis, ke mi ne prenis poŝtmarkojn dum tiuj ĉi du-tri monatoj. Mi preskaŭ ĉiutage sendas retleterojn, sed ne leterojn kun poŝtmarkoj. Tiel la vivo kaj la mondo ŝanĝiĝas.

3 pensoj pri “Poŝtmarkoj”

  1. Vi ja pravas: je la lasta fojo, kiam mi sendis leteron, mi ne memoris, ĉu la poŝtmarkon oni metas al la maldekstra aŭ dekstra supra angulo…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *