Nova fotilo

Nova fotiloFinfine mi aĉetis ĝin. Jen estas mia nova cifereca fotilo. Aparte ĝia bildokvalito plaĉis al mi. Ĝi verŝajne estas unu la plej bonaj el la kompaktaj ciferecaj fotiloj.
La specifaĵo de Panasonic Lumix LX3:

  • bildosensilo: 1/1,63 CCD
  • fajneco: 10 milionoj da bildopunktoj
  • lensaro: zomobjektivo markita per LEICA
    (fokusdistanco 24~60 mm/ F-valoro F2,0~F2,8)
  • dimensio: 108,7 x 59,5 x 27,1 mm
  • pezo: 265 g (kun baterio, memorkarto kaj lensoĉapo)

2 pensoj pri “Nova fotilo”

  1. bela fotilo almenaŭ 400 €, 500 US $, sed por tiu prezo la fokusdistanco 24~60 mm estas iom malvasta, 24-100 mm pli bone konevenus

  2. Ĝi estas belega ! Sed kiel vi fotis ĝin ? Vi bezonas ĝin por foti ! 🙂

    Serioze, mi havas oftan problemon kun fotilo : la rapideco kaj la kvalito kaze de mallumo.

    Mi ŝatas foti kion mi kuiras kaj en mia kuiejo, ne estas sufiĉe da lumo por kapti ĝin rapide per la fotilo. La fotoj estas do malklaraj (pro la tempo bezonata por kapti la lumon…)

    Kaj kuirante, mi devas rapide foti.

    Ĉu tiu fotilo taŭgus por mi ? Ĉu vi konsentus provi ĝin kaj montri la rezulton ? (fotu ene, movante kaj kalkulu la bezonatan tempon por foti)

    Antaŭdankon,

    Axel

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *