Vundita geko

vundita gekoAntaŭ kelkaj tagoj mia filo demandis min, ĉu mi rimarkis, ke geko kroĉiĝas sur ekstera muro de la domo. Estas malofte vidi gekojn dum tago. Unuavide li suspektis, ke ĝi jam mortis sur la muro, ĉar ĝi estis senmova kaj kroĉiĝis ŝajne en la sama loko dum du tagoj.
Tamen ĝi ja vivas. La sekvan tagon ĝi aperis apud la pordo. Ĝia movo estas tute malrapida. Mi rimarkis, ke ĝi ne havas la voston kaj estas vundita ĉe la posta kruro. Ŝajne alia besto (ĉu kato aŭ ĉu korvo?) atakis ĝin.
Komenciĝis vintro. Jam estas malvarme. Baldaŭ ĝi komencos vintrodormi.
* japana geko [Gekko japonicus]

2 pensoj pri “Vundita geko”

  1. Strategio de gekoj por sinprotekti kiam ekvunditaj estas forlasi sian voston, kiu movigas kvazaŭ la grava vivaĵo, por ke la atakinto daŭrigu sian atakon kontraŭ tiu negrava vosto, dum la vere grava parto, la cetera korpo, restas senmova por aspekti ne atakinda kaj profiti oportunon por forkuri kaj savi sin.

  2. antaŭ kelkaj tagoj vi diris, ke estis indiana somero, kaj nun estas la vintra komenco, ĉu ne ekzistas aŭtuno en Japanio?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *