Ĉi tiujn tagojn …

Nun mi loĝas en la domo de mia maljuna patrino, kiu kuŝas en lito de hospitalo ekde la lasta decembro. Ĉiutage mi vizitadas ŝin en la hospitalo kaj zorgas pri ŝiaj vivaferoj.
Fine de la lasta decembro ŝi estis grave malsana, sed feliĉe ŝi saviĝis el la kriza stato kaj resaniĝas iom post iom. Mi helpas al ŝi preni manĝojn kaj aranĝi sin.
Tial mi preskaŭ ne havas tempon por Esperantaj aferoj. Mi do petas, ke oni komprenu la kaŭzon de mia malaktiveco.

Unu penso pri “Ĉi tiujn tagojn …”

  1. Mi kompatas vin kara Akvosfero. Devas esti tre streĉiga kaj malfacila periodo por vi. Al via patrino mi deziras fortecon kaj sanon. Al vi mi deziras ankaŭ fortecon kaj trankvilecon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *