La Esperantista Societo de la Artikolo 9

En iu fakkusido de ĉi-jara Japana Kongreso de Esperantistoj, oni decidis fondon de “Esperantista Societo de la Artikolo 9” por ne ŝanĝi la pacisman artikolon de la Konstitucio de Japanio. Ĝi alvokas, ke aprobantoj sendu aprobilon retpoŝte al la oficejo.

Mi afiŝas la alvokon kaj la aprobilon ĉi-sube. La artikilo 9 estas legebla ĉi tie.

Ĉar mi deziras vivi en paco sen milito, hodiaŭ mi jam sendis la aprobilon.

—–<komenco de la citaĵo>————————————–

=== Alvoko de la Esperantista Societo de la Artikolo 9 ===
por ne ŝanĝi la pacisman artikolon
de la Konstitucio de Japanio

La lingvo Esperanto estis kreita en 1887 kiel pontolingvo,
per kiu homoj de la tuta mondo povu interkomunikiĝi rekte
kaj egale kun respekto al ĉiuj lingvanoj de la mondo.

De tiam ĝis nun pasis ĉirkaŭ 120 jaroj. Ni esperantistoj
konstruis intimajn homajn rilatojn internacie per Esperanto,
kaj daŭre disvolvas diversajn agadojn ankaŭ en arto,
scienco, religio, kaj aliaj fakoj.

Tiuj peresperantaj agadoj spertis tre severan subpremon dum la
milita tempo kaj sub diktatoreco. Sed multaj esperantistoj siatempe
agadis kontraŭ la milito kaj diktatoreco, kaj tiel kontribuis al
kreado de paco. Nun ni konstatas, ke paco estas nepra kondiĉo por
peresperantaj agadoj.

La Konstitucio de Japanio establita en 1946 diras en la Antaŭskribo,
ke la japana popolo decidis, ke la teruraĵoj de militoj fare de
la registaro estu neniam plu okazigotaj, kaj en la Artikolo 9, ke
la popolo decidas aboli militadon, kaj aldone al tio, ne teni armeojn
nek agnoski militrajton de la regno. Tio estas epokfara atingo de
la historio de la homaro.

Nun troviĝas movado, kiu celas ŝanĝi ĉi tiun Artikolon 9 de
la Konstitucio por oficiale teni armeojn kaj forigi limigon al
sendo de trupoj eksterlanden. Sed tio nur neus la ĝisnunan valoran
atingon de la homaro, kaj inversigus la direkton de la historio.

Ni, la aprobantoj de “La Esperantista Societo de la Artikolo 9”,
forte opozicias al ŝanĝo de la Artikolo 9 de la Konstitucio, kaj
decidas, ke ni profundigu nian solidarecon kun homoj de la tuta
mondo tra la agado per Esperanto.

=== Aprobilo de la Esperantista Societo de la Artikolo 9 ===
por ne ŝanĝi la pacisman artikolon
de la Konstitucio de Japanio

Mi aprobas por la Esperantista Societo de la Artikolo 9.

[1] Nomo (en via propra lingvo):
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
[2] Nomo (latinlitere):
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[3] Lando:
~~~~~~~~~~~~~~~~~

[4] Via mesaĝo al la publiko (laŭvole):

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[5] Pri publikiĝo:

Mi permesas publikigi ĉi suprajn informojn ([1][2][3][4])

Jes / Ne
~~~~~~~~
———————————————————–
Kaj ĉi subaj informoj estas nur por la oficejo de la
Societo. Ili ne estos publikigotaj. Laŭeble skribu.

[6] Retadreso por kontakti vin de la oficejo (laŭeble)

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[7] Poŝtadreso por kontakti vin de la oficejo (laŭeble)

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Dankon por via aprobo! Bonvole sendu vian aprobilon al la oficejo.

Retpoŝte al: artikolo9@yahoogroups.jp

Oficejon prizorgas: Nakamrua Daishin / Okada Sizuka / Satoo Morio

—–<fino de la citaĵo>——————————————-

2 pensoj pri “La Esperantista Societo de la Artikolo 9”

  1. Hahaha!

    Ĉu vi ne diras al tutaj ŝtatoj ricevi “Paĉa Konstitutio”-n?

    Nur Japanio?

    Diru al Ĉinio, Norda Koreio, Rusio, ktp.

    Mi pensas ke, vi diras al nur Japanio kaj Usono. 🙁

  2. Al “pacifisto”,
    Antaŭ ĉio mi admonas, ke vi ne falsu vian identecon, uzante alilandan retpoŝtadreson. Tia falsado mem estas evidenta pruvo, ke via argumentado estas malsincera.
    Due, ĉu vi komprenas, ke via mesaĝo ĵetas kverelon al mi? Mi ne ŝatas kverelojn nek kverelantojn. Bonvolu foriri ien ajn al alia loko por klaĉado.
    Trie, mi rekomendas, ke vi bone lernu Esperanton. “Paĉa Konstitutio” ne estas Esperantaj vortoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *