Kio estas filtraĵo?

PIV1970 difinas “filtraĵo”-n jene:
filtraĵo. Rezulto de la filtrado, substanco lasita funde de la filtrilo.

Kaj PIV2005 difinas ĝin jene:
filtraĵo. Likvo, ricevita per filtrado. RIM. La substanco restanta sur la filtrilo estas nomata restaĵosolido.

La du vortaroj registras tute malajn sencojn. La vortaro de M.C. Butler (1967) kaj tiu de E.D. Krause (1999) donas la difinon saman al PIV2005. Ankaŭ la vortaro de Miyamoto M. (1998) subtenas la difinon de PIV2005.

Do, mi supozas, ke PIV1970 ial eraris.

2 pensoj pri “Kio estas filtraĵo?”

  1. Interesa. Sed mi pensas, ke la filtraĵo ne nepre estas likvo, ekzemple tio de lumo, elektro, sono ktp.

    Ĉiukaze filtraĵo ŝajnas esti tio pasinta tra la filtrilo. Eble ĉar oni principe uzas nur la pasintaĵon kaj forĵetas la restaĵon, ekzemple kafo, gasmasko, cigaredo ktp, ĉu ne? Sed en la kazo de sojlakto, oni uzas ankaŭ tion, kion restas en la filtrilo (okara). Mi persone volas diri, ke okara ankaŭ estas la filtraĵo, kion oni ekhavas per filtrado.

  2. Saluton, fotono! Supozeble via rezonado trafas.
    Pri “okara” la vortaro de Miyamoto donas “tohua rekremento”-n.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *