Nova cifereca fotilo

RICOH Caplio R3

Jen mi aĉetis novan ciferecan fotilon, “Caplio R3” de la kompanio Ricoh.

    Ĝi havas jenajn karakterizaĵojn:

  • fajneco de 5 milionoj da bildopunktoj.
  • optika zomado de 28 mm (grandangula) ĝis 200 mm (telefota).
  • senatenda rapideco en fotila starto kaj obturila reago.
  • vibrokorekta funkcio.

Mi estas kontenta pri ĝia kapablo. Tamen mi bedaŭras, ke al mi mankas liberan tempon por foti belajn pejzaĝojn.

4 pensoj pri “Nova cifereca fotilo”

  1. Saluton, bezonata!
    Mi fotis ĝin per “spegulo”… Ne! Per malnova fotilo. ;-p

    Saluton, Hu!
    Mi provis aliri al la retpaĝon, sed ne povis eniri. Mi supozas, ke la retejo lasas nur membrojn eniri.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *