Bovlingo

Hodiaŭ mi ludis bovlingon en bovlingoludejo.

Je la unua ludo mi gajnis 70 poentojn el plenaj 300 poentoj, kaj je la dua ludo 95 poentojn. Mi dufoje plenfaligis dek keglojn per unu globo, kaj nur unufoje per du globoj. Do multaj kegloj restis starantaj. (Se oni scias la terminojn pri bovlingo, bonvole sciigu al mi.)

Jes, mi estas mallerta ludanto de bovlingo. (plor!)

bovlingo : Uson-devena kegloludo kun dek kegloj, ekipita per aŭtomata globtunelo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *